Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Sed jam ne estas loko ― respondis Maria ridetante.

―Ni tuj vidos.

Kaj li iris persone al la kelo por serĉi la vinon pri kiu li estis parolanta: kaj revenante kun Johano Anĝelo, krome ŝarĝita per kelkaj salmo-ladoj, li ripetis: “nun ni vidos”.

―Ĉu ankaǔ tio? ―ŝi ekkriis vidante la ladojn.

Ĉar mia patro klopodis eltiri el la kesto iun skatolon jam lokigitan, Maria, alarmiĝante, observis al li:

―Sed tio ĉi ne povas resti ĉi tie.

―Kial, mia kara?

―Ĉar temas pri la pastaĵoj kiujn pleje vi ŝatas kaj...ĉar mi faris ilin.

―Kaj ĉu ili estas ankaǔ por mi? ―demandis mia patro mallaǔte.

―Nu, ĉu ili jam ne estas lokigitaj?

―Mi diras ke...

―Mi tuj revenos ―ŝi interrompis ekstarante―. Ĉi tie mankas kelkaj tukoj.

Kaj ŝi malaperis por reveni unu momenton poste.

Mia patro, kiu estis persista kiam li ŝercis, denove diris al ŝi laǔ la sama antaǔa tono, kliniĝante por meti ion apud ŝin:

―Tie ni anstataǔos pastaĵojn per vino.

Ŝi apenaǔ kuraĝis rigardi lin; kaj rimarkante ke la maten-manĝo estis servita, leviĝante diris:

―Jam la tablo estas primetita, sinjoro; kaj sin direktante al Emma: lasu ni al Stefana ĉion mankantan; ŝi bone plenumos la taskon.

Dum mi iradis al la manĝo-ĉambro, Maria eliris el la ĉambroj de mia patrino, kaj mi haltigis ŝin tie.

―Tondu nun ―mi diris al ŝi― la hararon kiun vi volas.

―Ha! Ne, ne mi.

―Do diru el kie.

―El kie oni ne rimarku ĝin. ―Kaj ŝi enmanigis al mi iun tondilon.