Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi estis malferminta la har-ujon kiun ŝi portadis pendanta de la kolo. Montrante al mi la malplenan skatoleton, ŝi diris:

―Metu ĝin ĉi tien.

―Kaj tiun de via patrino?

―Mi metos ĝin supre por ke ne vidiĝu la via.

Tion ŝi faris dirante:

―Ŝajnas al mi ke hodiaǔ vi ne foriros kontenta.

―Ne, ne; mi nur ne volas ĉagreni mian patron: estas tre juste ke mi montru al li mian deziron helpi lin en liaj laboroj kaj ke mi utilu al li.

―Certe; tiel devas esti; kaj ankaǔ mi klopodos montri ke mi ne estas malgaja, tiel ke panjo kaj Emma ne ofendiĝu kun mi.

―Pensu multe pri mi ―mi diris kisante la hararon de ŝia patrino kaj la manon per kiu ŝi ĝin aranĝis.

―Ha! Multege, multege! ― ŝi respondis rigardante min per tiuj tenero kaj senmalico kiuj tiom bone sciis kuniĝi en ŝiaj okuloj.

Ni disiĝis por atingi la manĝo-ĉambron per malsamaj enirejoj.



ĈAPITRO XXXIII.

La sunoj de sep tagoj estis estingiĝintaj super ni, kaj altaj horoj de iliaj noktoj vidis nin laborantaj. Je la lasta, kuŝante sur liteto, mia patro diktadis kaj mi skribadis. La horloĝo de la salono sonis la dekan: mi estis ripetanta al li la finan vorton de la frazo kiun mi ĵus estis skribinta: li ne plu diktis: tiam mi turnis min pensante ke li ne estis aǔdinta min, kaj li profunde dormadis. Li estis viro nelaciĝebla; sed tiufoje la laboro estintis ekscesa. Mi reduktis la lumon