Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la ĉambro, fermetis la fenestrojn kaj pordojn, kaj atendadis lian vekiĝon, promenante en la vasta koridoro ĉe kies ekstremo situis la oficejo.

La nokto estis serena kaj silenta: la ĉiela volbo, blua kaj travidebla, tute elmontris la brilon de sia nokta somera vestaro: meze de la nigra foliaro de la vicoj de kapok-arboj kiuj ek de la flankoj de la konstruaĵo enfermis la korton; sur la branĉoj de la oranĝ-arboj kiuj kreskadis ĉe la limo, flirtadis sennombraj lampiroj, kaj nur oni perceptis de tempo al tempo la krakon de la interligitaj branĉoj, la flugil-batadon de iu birdo fortimigita aǔ vento-suspirojn.

La blanka portiko, kiu frontante la edificon kondukis al la korto, reliefiĝis en la obskuro de la ebenaĵo projekciante siajn kapitelojn sur la senforman mason de la malproksimaj monto-ĉenoj, kies krestoj ekmontriĝis iluminataj de tempo al tempo per briloj de la ŝtormoj de la Pacifika Oceano.

Maria, mi diradis al mi, atenta al la mallaǔtaj murmuroj, spiroj de tiu naturo en sia dormo, Maria estos ekdorminta pensante ke morgaǔ mi estos denove ĉe ŝia flanko... Sed poste! Tiu “poste” estis terura; estis mia forvojaĝo.

Ŝajnis al mi aǔdi la galopon de iu ĉevalo trairanta la ebenaĵon; mi supozis ke estas servisto kiun ni estis sendinta al la urbo antaǔ kvar tagoj, kaj kiun ni atendadis senpacience, ĉar li devis alporti gravan korespondaĵon. Iom poste li alproksimiĝis al la domo.

―Kamilo? ―Mi demandis.

―Jes, mastro ―li respondis donante al mi paketon da leteroj post laǔdo-dono al Dio.

La bruo de la spronoj de la servisto vekis mian patron.

―Kio estas tio, homo? ―li demandis al la ĵus alveninta.

Oni akceptis min je la dek dua, sinjoro, kaj ĉar la disfluo de la Rivero Kaǔka atingas la Guayabo-n, mi devis malfrui longe ĉe la transiro.