Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Bone: diru al Feliciana ke ŝi preparigu al vi manĝaĵon, kaj prizorgu akurate tiun ĉevalon.

Mia patro estis traleginta la sendintojn de kelkaj leteroj el la entenataj en la paketo; kaj fine trovinte tiun kiun li serĉadis, li diris al mi:

―Komencu per ĉi tiu.

Mi laǔtlegis kelkajn liniojn, kaj atinginte certan punkton, nevole mi haltis.

La leteron prenis li, kaj kun la lipoj kontrahitaj, avide vorante la enhavon per la okuloj, li finis la legadon kaj ĵetis la paperon sur la tablon dirante:

―Tiu homo mortigis min!, legu tiun leteron: fine okazis tio kion via patrino timis.

Mi reprenis la leteron por konvinki min ke estis vera tio kion mi imagis.

―Legu ĝin laǔtvoce ―aldonis mia patro paŝante tra la ĉambro kaj sekante al si la ŝviton kiu humidigadis lian frunton.

―Jam ne estas rimedo kontraǔ tio ―li diris tuj kiam mi finis―. Kian kvanton kaj en kiaj cirkonstancoj!...Kaj kulpas nur mi.

Mi interrompis lin por sugesti al li la rimedon kiun mi pensis ke ni povus utiligi por igi malpli serioza la perdon.

―Estas vero ―li observis aǔdante min jam kun iom da kvietiĝo―; ni faros tiamaniere. Sed kiu estus povinta timi tion. Mi mortos ne lerninte malkonfidi je la homoj.

Kaj li diris la veron: jam multfoje dum sia komerca vivo li estis ricevinta samajn lecionojn. Iun vesperon, kiam li troviĝis en la urbo sen la familio, sin prezentis en lian ĉambron unu fidinda dungito kiun li estis sendinta al la Chocóes por ŝanĝi konsiderindan kvanton de komercaj paperoj en oron, kiun estis urĝa sendi al la eksterlandaj kreditoroj.

―Mi venas por ke vi donu al mi la monon necesan por pagi la lu-prenon de unu mulino, kaj unu pafaĵon: mi vetis kaj perdis ĉion kion vi konfidis al mi.

―Ĉu ĉio, ĉio estas perdita? ―demandis al li mia patro.