Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Jes, sinjoro.

―Prenu vi mem el tiu tir-kesto la monon kiun vi bezonas.

Kaj vokinte unu el siaj servistoj li aldonis:

―Ĉi sinjoro ĵus alvenis: sendu servi al li la vesper-manĝon.

Sed tiuj estis aliaj tempoj. Okazas sorto-frapoj kiujn oni eltenas indiferente en junaĝo, sen elbuŝigi unu nuran plendon: tiam oni fidas la estonton. Tiuj kiujn oni ricevas en maljunaĝo ŝajnas ellasataj de iu malkuraĝa malamiko; jam estas mallonga la tempo mankanta por atingi la tombon...Kaj kiom maloftaj estas la amikoj de tiu kiu mortas, kapablaj esti tiaj por ties vidvino kaj liaj gefiloj! Kiomaj tiuj kiuj observas la lastan spiron de tiu kies manon, jam rigidan, ili estas premantaj, por poste fariĝi orfo-ekzekutistoj!...

Tri horoj estis pasintaj ek de kiam finis la sceno kiun mi ĵus priskribis laǔ la memoro kiu al mi restis pri tiu fatala nokto, al kiu multaj aliaj devus simili jarojn poste.

Mia patro, kiam ni kuŝiĝis, diris al mi el sia lito, situanta malmultajn paŝojn for de la mia:

―Nepre necesas kaŝi kiom eble plej longe al via patrino tion kio okazis; kaj ankaǔ necesos malfruigi unu plian tagon nian reiron.

Kvankam mi ĉiam estis aǔdinta lin diri ke lia trankvila dormo utilis al li kiel malpeziĝo en ĉiuj misfortunoj de la vivo, konvinkiĝinte, iom post kiam li parolis al mi, ke li jam estis dormanta, mi vidis en lia ripozo tiom tenacan rezignacion kaj estis tia kuraĝo en lia kvieto, ke mi ne povis ne resti longan tempon kontemplante lin.

Ne estis ankoraǔ mateno, kaj mi devi eliri serĉe de pli bona aero por kvietigi la specon de febro kiu estis torturanta min dum la nokta sendormo. Nur la kantado de la kardinal-birdo kaj tiuj de la ortalidoj de la proksimaj arbaroj