Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

anoncis la aǔroron: la naturo ŝajnis streĉi sin vekiĝante el sia dormo. Ĉe la unuaj lumoj de la tago asomas kaj meropoj komencis salteti sur la banan-arboj kaj veprejoj; kolombo-paroj ekflugadis al la proksimaj kampoj; la brua tumulto de la papago-rotoj imitis la bruon de rojo tumultema; kaj el la florantaj kronoj de la písamos de la kakao-arbejo, leviĝis la ardeoj per leĝera kaj malrapida flugo.

Mi ne plu admiros tiujn kantojn, ne enspiros tiujn aromojn, ne kontemplos tiujn peizaĝojn plenajn de lumo, samkiel en la tagoj gajaj de mia infanaĝo kaj en tiuj belaj de mia adoleskaj jaroj: nekonatoj loĝas nuntempe en la domo de miaj gepatroj!

Estingiĝadis la vespero je la sekva tago, dum mia patro kaj mi suriradis la verdan kaj vastan flankon por atingi la domon de la monto-ĉeno. La ĉevaloj kiuj grege paŝtiĝadis sur la pado kaj ĝiaj bordoj, cedadis al ni la pason snufante pro timo.

Jam de proksime ni distingis la okcidentan koridoron, kie la familio estis atendanta nin; kaj tiam denove mia patro rekomendis al mi kaŝi la kaǔzon de nia malfruo kaj klopodi ŝajni serena.



ĈAPITRO XXXIV.

Ne ĉiuj personoj kiuj nin atendadis estis en la koridoro: mi ne ekvidis inter ili Maria-n. Je kelkaj blokoj antaǔ ol atingi la pordon de la korto, ĉe nia maldekstra flanko kaj sur unu el la altaj ŝtonegoj disde kiuj oni pli bone superrigardas la valon, staris ŝi, kaj Emma instigadis ŝin malsupreniri. Ni alproksimiĝis al ili. La hararo de Maria, senliga