Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en longajn kaj brilajn buklojn, nigris sur la muslino de ŝia vesto pale verda: ŝi sidiĝis por eviti ke la vento flirtigu ŝian jupon, dirante al mia fratino, kiu priridadis ŝian strebadon:

―Ĉu vi ne vidas ke mi ne povas?

―Kara ―diris al ŝi mia patro duone surprizita kaj duone ridanta.

Ŝi, embarasita pro la petolaĵo, ĵus estis reciprokinta nian saluton, kaj respondis:

Bone, ni estis solaj...

―Tio signifas ―interrompis mia patro―, ke ni devas foriri por ke vi povu malsupreniri. Kaj kiamaniere malsupreniris Emma?

―Kiel amuze! Sed se mi helpis ŝin!

―Mi povis ĉar mi ne timis.

―Do, foriru ni ―konkludis mia patro sin direktante al mi―; sed atentu...

Li kompreneble sciis ke mi restus. Maria ĵus estis dirinta al mi per la okuloj: “ne foriru”. Mia patro ekrajdis denove kaj sin direktis al la domo: mia ĉevalo sekvis iom post iom la saman vojon.

―Ĝuste tra ĉi-tie ni supreniris ―diris Maria montrante al mi kelkajn fendojn kaj kavetojn en la roko.

Kiam mi finis mian supreniron, ŝi etendis al mi la manon, tro treman por helpi min, sed tre deziratan por ke mi ne rapidu premi ĝin inter la miaj. Mi sidiĝis ĉe ŝiaj piedoj kaj ŝi diris al mi:

―Kian sensencaĵon! Kion pensis paĉjo? Li certe opinias ke ni estas frenezaj.

Mi rigardadis ŝin sen respondi: la lumo de ŝiaj okuloj, timidaj antaǔ la miaj, kaj la delikata paleco de ŝiaj vangoj, diris al mi ke en tiu momento, kiel en aliaj, ŝi estis tiom feliĉa kiom mi.

―Mi foriros sola ―ripetis Emma, kies unuan minacon