Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvazaǔ tiel grandan kiel ega kolombo: ĝi eligis akran krion kiun mi estis neniam aǔdinta: ĝi ŝajne blindumiĝis unu momenton ĉe la lumilo kiun mi havis en la mano, kaj ĝin estingis flugante super niaj kapoj dum ni estis forkurontaj timoplenaj. Tiun nokton mi sonĝis... Sed, kial vi restis tiamiena?

―Kia? ―mi respondis, kaŝante la impreson kiun tiu raporto kaǔzis al mi.

Tio kion ŝi rakontadis al mi estis okazinta je la sama horo kiam mia patro kaj mi estis legantaj tiun missortan leteron; kaj la nigra birdo estis la sama kiu estis frapinta miajn tempiojn dum la ŝtormo de la nokto en kiu al Maria ripetis sin la atako; la sama birdo kiun mi, ektimigita, jam estis aǔdinta zumi kelkajn fojojn super mia kapo ĉe la sun-kaŝiĝo.

Kia? ―respondis Maria―; mi komprenas ke mi agis nekonvene rakontante tion al vi.

―Kaj ĉu vi imagas tion?

―Sed tion mi ne imagas.

―Kion vi sonĝis?

―Mi ne devas diri tion al vi.

―Eĉ ne iom poste?

―Ha!, eble neniam.

Emma estis malfermanta la pordon de la korto.

―Atendu nin: diris al ŝi Maria―; aǔskultu, ĉar nun estas senŝerce.

Ni kuniĝis kun ŝi, kaj dum ili du sin tenadis man-en-mane ni iradis la spacon kiu mankis por atingi la koridoron. Mi sentis min regata de nedifinebla teruro; mi timis ion, kvankam ne eblis al mi diveni kion; sed plenumante la admonon de mia patro, mi klopodis reteni min, kaj statis kiel eble plej trankvila, ĝis kiam mi retiriĝis en mian ĉambron kun la preteksto ŝanĝi miajn vojaĝ-vestojn.