Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kontrolante ĉevalojn, ke pli frue ol ili pensis mi alvenis por helpi ilin.

Pretiginte ĉion, Maria malfermis la pordon de la salono: prezentante al mi unu tason da kafo, el du kiujn portis Stefana, ŝi diris al mi bonan matenon, kaj tuj vokis Filipon por ke li ricevu la alian.

―Hodiaǔ jes ― li diris ridetante malice―. Kia estas la timo; kaj Retinto estas furioza.

Ŝi estis tiel sorĉa kiel miaj okuloj sendube tion diris al ŝi; ĉarma ĉapelo el nigra veluro, garnita per skotaj rubandoj kaj laĉita sub la mentono per aliaj samspecaj, kiu sur la rando lasis vidi, duon-kaŝita de la blua vualo, rozon ankoraǔ aspergitan de roso, kuŝis sur la dikaj kaj brilaj har-plektaĵoj kies ekstremaĵojn ĝi kaŝadis; ŝi levetadis per unu mano la nigran jupon, kiun sub korsaĵo je la sama koloro striktis blua zono kun broĉo el briliantoj, kaj larĝa mantelo falis el ŝiaj ŝultroj en multnombrajn plisojn.

―Sur kiu ĉevalo vi volas rajdi? ―mi demandis al ŝi.

―Sur Retinto.

―Sed tio ne povas esti! ―mi respondis surprizita:

―Kial?, ĉu vi timas ke ĝi elseligos min?

―Kompreneble.

―Sed mi jam rajdis sur ĝi en alia okazo! Ĉu do mi estas kia antaǔe? Demandu al Emma ĉu ne estas vero ke mi estas pli kuraĝa ol ŝi. Vi vidos kiel milda estas Retinto kun mi.

―Sed ĝi ne permesas ke oni eĉ tuŝu ĝin! Kaj pro tio ke de post tiom longe vi ne rajdis sur ĝi, eblas ke ĝi fortimiĝu kaǔze de la jupo.

―Mi promesas ke mi eĉ ne montros la vipon al ĝi.

Filipo, jam rajdanta sur Ĉibo, kio estis la nomo de lia kaŝtan-kolora ĉevalo, senpacientigadis ĝin per siaj novaj spronetoj, trairante la korton.

Ankaǔ mia patrino estis preta por ekiri: mi sidigis ŝin sur ŝian preferatan ruanan ĉevalon, la nuran kiu, ŝiaopinie, ne estis