Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sovaĝa. Mi ne estis tre trankvila kiam mi surigis Maria-n sur Retinton: antaǔ ol salti de la ŝtupareto sur la virin-selon, ŝi karesis la kolon al la ĉevalo, malkvieta ĝis tiam; ĉi tiu restis senmova atendante sian ŝarĝon, kaj mordis la bridaĵon, atenta je la minimuma bruo de la vestaro.

―Ĉu vi vidas? ―diris Maria jam sur la besto―; ĝi konas min: kiam paĉjo ĝin aĉetis por vi, ĝi havis tiun ĉi hufon malsana, kaj mi igis Johanon Anĝelon ĝin trakti akurate ĉiujn posttagmezojn.

La ĉevalo ternadis denove nervoza, ĉar certe ĝi konis tiun voĉon kareseman.

Ni ekiris, kaj Johano Anĝelo sekvis nin portante sur la kapo de la selo la ligaĵon entenantan la vestojn kiujn bezonos la damoj en la vilaĝo.

La rajd-besto de Maria, fiera je sia pezo, ŝajnis voli elmontri la paŝadon plej delikatan kaj elegantan: ĝiaj gagatnigraj krinoj tremadis sur la kurba kolo, kaj pendante tra la oreloj mallongaj kaj malkvietaj, ĝene vualis al ĝi la brilajn okulojn. Maria rajdis sur ĝi kun la sama teniĝo je natura senzorgo kiel kiam ŝi ripozadis sur mola fotelo.

Post kelkcentmetra irado, ŝajne ŝi estis komplete perdinta la timon al la ĉevalo; kaj rimarkante ke mi estis maltrankvila pro la vervo de la besto, ŝi diris al mi tiamaniere ke mia patrino ne sukcesu aǔdi ŝin:

―Mi donos al ĝi unu vipo-baton, nur unu.

―Ne faru tion.

―Estos nur unu, por ke vi vidu ke ĝi faros nenion. Vi estas sendanka al Retinto, ĉar vi ŝatas pli tiun griz-beston sur kiu vi rajdas.

―Ĉar nun tiu konas vin tiom bone, jam ne estos plu tiel.

―Sur tiu ĉi vi rajdis la nokton kiam vi iris voki la kuraciston.

―Ha!, jes; ĝi estas bonega besto.

―Kaj finfine, vi ne taksas ĝin kiom ĝi meritas.

―Vi eĉ malpli, ĉar vi volas vane turmenti ĝin.