Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Vi jam vidos ke ĝi faros nenion.

―Atentu, atentu, Maria! Donu al mi la vipon, mi petas.

―Ni lasos tion por poste, kiam ni estos alvenintaj al la ebenaĵoj.

Kaj ŝi ridadis pri la angoro en kiun per tiu minaco ŝi metis min.

―Kio okazas? ―demandis mia patrino, kiu jam rajdadis niaflanke, ĉar tiucele mi estis malrapidiginta la paŝadon.

―Nenio, sinjorino ― respondis Maria―; nur ke Efraino estas konvinkita ke la ĉevalo elseligos min.

―Sed se vi... ―mi ekrespondis al ŝi, kaj metante nerimarkate la tenilon sur siajn lipojn en signo ke mi silentu, ŝi tuj transdonis la vipeton al mi.

―Kaj kial vi kondutas tiel kuraĝe hodiaǔ? ― demandis al ŝi mia patrino. La antaǔan fojon kiam vi rajdis sur tiu ĉevalo, vi timis ĝin.

―Kaj necesis ŝanĝi ĝin al vi ―aldonis Filipo.

―Vi farigas al mi ege malbonan impreson ―respondis Maria rigardante min honto-ruĝa―; tiu ĉi sinjoro jam estis konvinkita ke mi estas tre kuraĝa.

―Ĉu vi do ne timas hodiaǔ? ―insistis mia patrino.

―Jes, mi timas ―respondis ŝi―;sed ne tiom multe, ĉar la ĉevalo malsovaĝiĝis; kaj ĉar estas iu kiu skoldus ĝin se ĝi ekscitiĝus...

Kiam ni alvenis al la pampoj la suno, jam ŝirinte la nebulojn kiuj tegmentadis la montojn niadorse, envolvis en metalajn brilegojn la arbarojn kiuj laǔ sinuaj strioj aǔ laǔ izolitaj grupoj malproksime interrompadis la ebenaĵon; la limfoj de la riveretoj kiujn ni travadadis, briligataj de tiu lumo, kure perdiĝadis en la ombrojn, kaj la malproksimaj kurbiĝoj de la Rivero Sabanetas aspektis likv-arĝentaj aǔ borde ornamitaj per bluaj boskoj.

Tiam Maria lasis fali la vualon sur la vizaĝon, kaj tra la moviĝanta gazo ĉiel-kolora, ŝi serĉadis kelkfoje miajn okulojn per la siaj, antaǔ kiuj la tuta brilego de la naturo ĉirkaǔi ni, estis al mi preskaǔ indiferenta.