Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Jes, jes ―mi respondis al ŝi, regita de ŝia rigardo timida kaj zorgoplena ke, kiam ŝi konfesis al mi kion ŝi tiom timadis, tio povu montri ŝin kulpa.

―Do estas vero ke jes?

―Mi sendevigos mian patron de la promeso sendi min al Eǔropo por kompletigi miajn studojn; mi promesos al li lukti liaflanke ĝis la fino por savi lian reputacion; kaj li konsentos; li devas konsenti... Tiamaniere vi kaj mi neniam disiĝos... oni ne disigos nin. Kaj do baldaǔ...

Sen levi la okulojn ŝi indikis jese; kaj tra ŝia vualo, kun kiu ludadis la brizo, ŝia pudoro estis la pudoro de anĝelo.

Post nia alveno al la vilaĝo, Braǔljo venis saluti nin kaj diri ke la pastro estis atendanta nin. Mia patrino kaj Maria estis ŝanĝintaj siajn robojn, kaj ni ekiris.

La aĝa pastro, vidante nin alproksimiĝi al lia dometo situanta flanke de la preĝejo, venis renkonte al ni, invitante nin tagmanĝi kun li, pri kio ni ekskuzis nin kiel eble plej delikate.

Ĉe la komenco de la ceremonio, la vizaĝo de Braǔljo, kvankam iomete pala, montradis lian feliĉon; Transito rigardadis obstine la plankon, kaj respondis per voĉo nervoza kiam venis ŝia vico: Jozefo, starante flanke de la pastro, tenadis per mano malfirmeta unu el la kandeloj; kaj se oni ne povis diri ke liaj okuloj, kiuj iradis konstante de la vizaĝo de la pastro al tiu de lia filino, estis larmo-havaj, oni povis aserti ke ili estis plorintaj.

Dum la ministro benadis la kunigitajn manojn de la paro, Transito kuraĝis rigardi sian edzon: en tiu rigardo troviĝis amo, humilo kaj naiveco; tio estis la unika promeso kiun ŝi povis fari al la viro amata, post la promeso kiun ŝi ĵus estis eldirinta antaǔ Dio.

Ni ĉiuj ĉeestis la meson, kaj ĉe la eliro el la preĝejo Braǔljo diris al ni ke dum ni surĉevaliĝos ili elirus el la vilaĝo; sed ni ne atingus ili tre malproksime.

Post duonhoro ni atingis la ĉarman paron kaj Jozefon,