Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/161

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu antaǔ si kondukadis la maljunan mulinon grizan sur kiu li estis portinta, kune kun la donacoj por la pastro, legomojn por la merkato kaj la festo-vestojn de la gejunuloj. Transito jam surhavis nur la dimanĉan robon; kaj la edziniĝa kostumo ne sidis al ŝi pli bele: kun Panama ĉapeleto, el sub kiu faladis la har-plektaĵoj sur la nigran ŝalon el viol-kolora pasamento, kaj kun la jupo el roz-kolora indieno je multaj franĝoj kaj iomete supren-faldita por eviti al ĝi la roson de la herbejoj, ŝi montradis kelkfoje siajn belajn piedojn, kaj la mantel-kolumo, ĉe ia ŝia malatento, lasis ekvidi la blankan ĉemizon broditan per silko nigra kaj ruĝa.

Ni malrapidigis la paŝadon por iri kune kun ili iun tempon kaj atendi mian patrinon. Transito piediris flanke de Maria, forigante de ŝia jupo la lanugojn kiujn ĝi estis kolektinta en la herbejoj: ŝi paroladis malmulte, kaj en sia teniĝo kaj vizaĝo oni observadis tian kombinon de modesto, dankemo kaj plezuro ke malfacilas imagi ĝin.

Kiam ni adiaǔis ilin kun la promeso ke ni irus tiun posttagmezon al la montaro, Transito ridetis kun dolĉeco kvazaǔ frata al Maria: ĉi lasta retenis inter la siaj la manon kiun al ŝi timide etendadis ŝia edziĝ-filino, dirante al ŝi:

―Kaǔzas al mi grandan aflikton pensi ke vi piediros la tutan vojon.

―Kial, fraŭlino?

―Fraŭlino?

―Edziĝ-patrino, ĉu ne?

―Jes, jes.

―Bone. Ni paŝos iom post iom; ĉu ne? ―ŝi diris sin direktante al la montaranoj.

―Jes ―respondis Braǔljo; kaj se vi ne hontos eĉ hodiaǔ apogi vin sur min por supreniri la deklivojn, vi ne atingos la domon tiel laca.

Mia patrino, kiu kun Filipo atingis nin tiumomente, insistis al Jozefo ke la postan tagon li portu la familion kaj tagmanĝu kun ni,kaj li kompromitiĝis klopodi por ke tio fariĝu.