Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/162

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La babilado fariĝis ĝenerala dum la reveno, kion Maria kaj mi favoris por malatentigi mian patrinon, kiu plendadis pro laciĝo, kiel ĉiufoje kiam ŝi rajdadis. Nur kiam ni estis proksimiĝantaj al la domo Maria diris al mi kun voĉo kiun nur mi povis aǔdi:

―Ĉu hodiaǔ vi diros tion al Paĉjo?

―Jes.

―Ne diru tion al li hodiaǔ.

―Kial?

―Ĉar ne.

―Kiam vi volas ke mi diru tion al li?

―Se post ĉi ok tagoj li parolos nenion pri la vojaĝo, serĉu okazon por tion diri al li. Kaj ĉu vi scias kiu estos la plej bona okazo? Unu tagon post kiam vi estos multe laborintaj kune: oni ja scias ke tiam li estas tre dankema pro via granda helpo.

―Sed dume mi ne povos elteni la senpaciencon en kiu tenos min ne scii ĉu li akceptos.

―Kaj se li ne konsentos?

―Ĉu vi timas tion?

―Jes.

―Kaj kion ni faros, do?

―Vi, obei al li.

―Kaj vi?

―Ha! Kiu scias?

―Vi devas kredi ke li akceptos, Maria.

―Ne, ne; ĉar se mi erarus, mi scias ke tiu eraro farus al mi domaĝon tre grandan. Sed agu kiel mi diras al vi: tiel povas esti ke ĉio rezultu kontentiga.


ĈAPITRO XXXVI.

Ni estis alvenintaj. Surprizis min vidi malfermitaj la fenestroj de la ĉambro de mia patrino. Mi estis helpinta ŝin deseliĝi kaj estis