Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Kia ulo!, kia ulo! ―li murmuris; kaj tuj restis duon-dormita.

Mia patrino vokis min al la salono kaj diris:

―Ŝajnas al mi ke ni devas voki la kuraciston: Kion vi opinias?

―Mi kredas ke oni devas voki lin; ĉar kvankam la febro ĉesu, oni perdas nenion venigante lin, kaj se...

―Ne, ne ― interrompis ŝi―: ĉiufoje kiam iu malsano trafas lin ĉimaniere, ĝi estas serioza.

Sendinte dungiton serĉi la kuraciston, mi revenis flanken al mia patro, kiu pliafoje estis vokanta min.

―Je kiu horo vi revenis? ―li demandis al mi.

―Antaǔ pli ol unu horo.

―Kie estas via patrino?

―Mi iros voki ŝin.

―Ŝi sciu nenion.

―Jes, sinjoro; trankviliĝu.

―Ĉu vi metis tiun postskribon al la letero?

―Jes, sinjoro.

―Ĉu vi eligis el la ŝranko tiun korespondaĵon kaj la ricev-atestojn?

Lin certe regadis la ideo ripari la perdon kiun li estis suferinta. Mia patrino estis aǔdinta tiun ĉi lastan dialogon, kaj kiam li ŝajnis ekdormi, ŝi demandis al mi:

―Ĉu via patro ricevis iun nekonvenaĵon dum ĉi tagoj? Ĉu li ricevis iun malbonan novaĵon? Kion li ne volas ke mi sciu?

―Okazis nenio, nenion oni kaŝas al vi ―mi respondis, ŝajnante la plej grandan naturecon kiun mi kapablis montri.

Nu bone, kion signifas tiu deliro? Kiu estas la individuo pri kiu li ŝajnas plendi?... Pri kiu letero li tiom parolas?

―Mi ne povas diveni tion, sinjorino.

Ŝi ne kontentiĝis per miaj respondoj; sed mi ne devis doni al ŝi aliajn.

Je la kvara posttagmeze alvenis la kuracisto. La febro ne estis