Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cedinta, kaj la malsanulo daǔrigadis deliri kelkajn tempetojn, kaj duondormi kelkajn aliajn. Ĉiuj hejmaj remedoj kiujn oni aplikis al li por la supozita malvarmumo, rezultis ĝis tiam ne efikaj.

Ordoninte prepari tino-banujon kaj ĉion necesan por apliki al mia patro iujn kupojn, la kuracisto iris kun mi al mia ĉambro. Dum li preparadis pocion, mi klopodis koni lian opinion pri la malsano.

―Temas probable pri cerba febro ― li diris al mi.

―Kaj tiu doloro pri kiu li plendas, en la hepata regiono?

―Ĝi neniel rilatiĝas al la cetero, sed ne estas nekonsiderinda.

―Ĉu la malsano ŝajnas al vi tre serioza?

―Tiamaniere kutime komenciĝas ĉi tiuj febroj, sed se oni pritraktas ilin ĝustatempe, multfoje oni sukcesas superi ilin. Ĉu via patro multe laciĝis dum ĉi tagoj?

―Jes, sinjoro: ni restis ĝis hieraǔ en la malsupraj bienoj, kaj li havis multon por fari.

―Ĉu trafis lin iu ajn kontraǔaĵo, iu ĉagreno?

―Mi kredas ke mi devas paroli al vi kun la klareco kiun postulas la cirkonstancoj. Antaǔ tri tagoj li ricevis la sciigon ke iu negoco sur kies favora sukceso li bezonis kalkuli, estis fiaskinta.

―Kaj ĉu tio faris sur lin granda impreso? Pardonu min se mi parolas al vi ĉimaniere; mi taksas nepre necesa fari tion. Vi havos okazojn dum viaj studoj, kaj pli ofte dum la praktikado, por konvinkiĝi ke ekzistas malsanoj kiuj originante el anim-suferoj, ŝajnigas la simptomojn de aliaj, aǔ komplikiĝas per tiuj plej konataj de la scienco.

―Vi povas esti preskaǔ certa ke tiu fiasko pri kiu mi parolis al vi, estis la ĉefa kaǔzo de la malsano. Tamen estas necesa informi vin ke mia patrino ignoras la okazintaĵon, ĉar mia patro tion ordonis por eviti al ŝi la rezultantan aflikton.

―Do bone: vi agis perfekte parolante al mi