Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiamaniere: estu certa ke mi scios prudente utiligi la sekreton. Mi tre bedaǔras ĉion tion! Ek de nun ni paŝos laǔ irejo pli konata. Iru ni ― li aldonis ekstarante, kaj prenante la pokalon en kiu li estis miksinta la drogojn―: mi kredas ke tio efikos tre bone.

Estis jam la dua frumatene. La febro estis cedinta eĉ ne unu punkton.

Maldorminte ĝis tiu horo, la kuracisto foriris, varme petante ke oni voku lin se prezentiĝus iu alarma simptomo.

En la ĉambro, preskaǔ senluma, reĝis profunda silento.

Mia patrino daǔre sidadis sur brak-seĝo apud la lit-kapo: el la movado de ŝiaj lipoj kaj el la direkto de ŝiaj rigardoj, fiksaj sur unu Ecce Homo pendanta super la pordo kiu el la salono enirigis al la ĉambro, oni povis konkludi ke ŝi estas preĝanta. Pro la vortoj kiujn el la deliro de mia patro ŝi estis kombininta, jam nenio el la okazintaĵo estis al ŝi kaŝita. Piede de la lito, surgenue sur iu sofo kaj duon-kaŝita de la kurtenoj, Maria klopodadis redoni varmon al la piedoj de la malsanulo, kiu denove estis plendinta pro malvarmo. Mi alproksimiĝis por diri al ŝi tre malllaǔte:

―Iru ripozi tempeton.

―Kial? ―ŝi respondis levante la kapon, kiun ŝi tenis apoganta sur unu el la brakoj: kapon tiel belan ĉe la neglekto de la maldormo samkiel kiam ĝi sin prezentis delikate ornamita ĉe la promenado de la antaǔa mateno.

―Ĉar estos nekonvena al vi pasigi la tutan nokton maldorme.

―Ne kredu tion; kioma horo estas?

―Estas preskaǔ la tria.

―Mi ne estas laca; baldaǔ ektagiĝos; dormu vi, dume, kaj se estus necesa mi vokigos vin.

―Kiel estas la piedoj?

―Ha!, tre malvarmaj.