Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Permesu ke mi anstataǔu vin tie kelkajn momentojn, kaj poste mi iros dormi.

―Bone ― ŝi respondis leviĝante kun prudento por ne fari la minimuman bruon.

Ŝi donis al mi la broson, ridete montrante al mi kiel mi devis man-teni ĝin por froti la plandojn. Post kiam mi okupis ŝian lokon, ŝi diris al mi:

―Tio daǔros nur unu momenton, dum mi iros vidi kio okazas al Johano kaj mi revenos.

La infano estis vekiĝinta kaj vokadis ŝin, surprizita ne vidante ŝin apude. Aǔdiĝis poste la voĉo mallaǔta de Maria kiu diradis karesajn vortojn al Johano por konvinki lin ne ellitiĝi, kaj la brueto de la kisoj per kiuj ŝi karesadis lin. Baldaǔ la horloĝo indikis la trian; Maria revenis kaj postulis sian sidlokon.

―Ĉu jam estas tempo por la pocio? ―mi demandis al ŝi.

―Mi opinias ke jes.

―Demandu al mia patrino.

Dum ĉi lasta portadis la pocion kaj mi la lumilon, ni alproksimiĝis al la lito. Ĉe niaj vokoj mia patro malfermis la okulojn, rimarkinde ruĝajn, kaj klopodis ombri ilin per unu mano, ĝenigite de la lumo. Oni petis al li trinki la pocion. Li leviĝis plendante denove pro la doloro ĉe la dekstra flanko; kaj observinte per nefirma rigardo tion kio ĉirkaǔis lin, li diris kelkajn vortojn inter kiuj oni aǔdis “soifo”.

―Tio ĉi kvietigos ĝin ― diris mia patrino prezentante al li la pokalon.

Li lasis sin fali sur la kusenojn, dirante, dum li portadis ambaǔ manojn al la cerbo:

―Ĉi tie!

Pliafoje ni sukcesis ke li streĉu sian forton por leviĝi; sed vane.

La aspekto de mia patrino lasis koni kiom tiu malvigleco senkuraĝigas ŝin.