Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

hororaj scenoj kiuj postvenus iun sorto-baton, pri kiu mi ne kapablis plupensi sen ke mia koro kuntiriĝu dolorige.

Jam ekmateniĝadis: kelkaj lumaj linioj eniradis tra la fendoj de la pordoj kaj fenestroj; la lumo de la lampo pli kaj pli paliĝadis: oni jam aǔdis la kantojn de la insekto-manĝaj birdoj kaj tiujn de la korto-birdoj.

Eniris la kuracisto.

―Ĉu oni vokis vin?

―Ne; sed mi bezonas esti ĉi tie nun. Kiel li teniĝis?

Mi indikis al li kion mi estis observinta; li palpis la pulson, samtempe rigardante sian horloĝon.

―Absolute nenio ―li diris kvazaǔ al si mem―. Kaj la pocio?

Li ĝin trinkis unu plian fojon.

―Donu ni al li plian dozon; kaj por ne ĝeni lin denove, ni nun aplikos al li la kaǔstikaĵojn.

Ni faris ĉion kun la helpo de Emma.

La kuracisto estis videble maltrankvila.



ĈAPITRO XXXVII.

Tri tagojn poste, la febro ankoraǔ rezistis ĉiujn klopodojn de la kuracisto por venki ĝin; la simptomoj estis tiel alarmaj ke eĉ al li mem ne eblis kaŝi en kelkaj momentoj la angoron kiu lin regadis.

Estis noktomezo. Nerimarkate la doktoro vokis min al la salono por diri al mi:

―Vi konscias pri la danĝero en kiu troviĝas via patro: al mi jam ne restas alia espero ol tiu kiun mi havas koncerne la efikojn de abunda sang-eltiro kiun mi praktikos al li, por kio li estas konvene preparita. Se ĝi kaj la medikamentoj kiujn li