Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

prenis ĉi posttagmezon ne estigos de nun ĝis la ektagiĝo unu eksciton kaj unu deliron kreskantajn, jam estos malfacila atingi iun krizon. Estas tempo sciigi al vi ―li daǔrigis post ioman paǔzon―, ke se je la tagiĝo ne estos okazinta tia krizo, nenio restos al mi por fari. Nune, klopodu ke la sinjorino retiriĝu ĉar, okazu aǔ ne tio kion mi deziras, ŝi ne devas resti en la ĉambro; jam pasis noktomezo, kaj tiu estas taǔga preteksto por peti ke ŝi ripozu iomete. Se vi tion taksas konvena, petu ankaǔ la fraǔlinojn lasi nin solaj.

Mi rimarkigis al li ke miaopinie ili certe oponus kaj ke se oni sukcesus, tio povus plie aflikti mian patrinon.

―Mi konscias ke vi komprenas tion kio akazas, sen perdi la kuraĝon kiun la kazo postulas ―li diris al mi ekzamenante kun skrupula atento je la lumo de la plej proksima kandelo, la lancetojn de sia poŝ-ilujo―. Oni ne devas ankoraǔ perdi la esperojn.

Ni eliris el la salono por iri efektivigi kion li taksis kiel plej lastan rimedon.

Mia patro estis regata de la sama soporo: dum la tago kaj pasinta parto de la nokto, ne estis ĉesinta la deliro. Lia senmovo similis iomete al tiu kiun estigas la elĉerpiĝo de la lastaj fortoj: li estis kvazaǔ surda je ĉiu alvoko, kaj nur la okuloj, kiujn li malfermadis malfacile kelkajn fojojn, lasis scii ke li aǔdas; kaj lia spirado estis anhela.

Mia patrino plor-ĝemadis, sidante ĉe la lit-kapo, kun la frunto apogita sur la kusenegoj kaj tenante inter la manoj unu el tiuj de mia patro. Emma kaj Maria, helpate de Luisa, kiu tiun nokton estis veninta anstataǔigi siajn filinojn, estis preparantaj la ilojn por la banujo en kiu estis fariĝonta la sang-eltiro.

Mayn petis la lumilon; Maria alproksimigis ĝin al la lito; laǔ ŝia vizaĝo fluadis kvazaǔ nevole kelkaj larmoj, dum la kuracisto faradis la deziratan ekzamenon.