Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unu horon poste, fininte jam ĉion kion li taksis kiel la ekstreman rimedon, la doktoro diris al ni:

―Kiam la horloĝo sonos la duan kaj duonon, mi devos esti ĉi tie; sed se la dormo venkos min, vokigu min.

Tuj indikante la malsanulon, li aldonis:

―Oni devas lasi lin en kompleta kvieto.

Kaj li retiriĝis dirinte kvazaǔ gaja kelkajn ŝercojn al la junulinoj pri la neceso de la maljunuloj dormi ĝustatempe: gajeco inda je dankemo, ĉar ĝi nur celadis trankviligi ilin.

Mia patrino revenis por konstati ĉu tio kion oni estis farinta dum unu horo estigas iun konsoligan efikon; sed ni sukcesis konvinki ŝin ke la kuracisto estas esper-plena por la sekva tago; kaj sufokita pro la laciĝo, ŝi ekdormis en la ĉambro de Emma, kie Luisa restis akompanante ŝin.

La horloĝo sonis la duan.

Maria kaj Emma jam sciis ke la kuracisto atendadis la montron de certaj simptomoj, kaj longan tempon gvatadis kun anhela scivolo la dormon de mia patro. La malsanulo ŝajnis pli trankvila, kaj unu fojon estis petinta akvon, kvankam per voĉo tre febla, sufiĉe komprenebla, kio igis ilin senti esperon ke la sang-eltiro okazigos bonajn rezultojn.

Emma, post vanaj penadoj por tion eviti, endormiĝis sur la fotelo ĉe la lit-kapo. Maria, komence apoge klinanta sur unu el la brakoj de la malgranda sofo kiujn ni estis okupantaj, fine elĉerpita estis lasinta fali sur ĝin la kapon, kies profilo reliefiĝadis sur la purpur-kolora damasko de la kusenegoj; detiriĝinte al ŝi, la silka ŝalo kiun ŝi surportis nigradis kuŝante sur la blanka linaĵo de la jupo, kiu kun la franĝoj interplektitaj, dank’ al la ombro ŝajnis farita el ŝaǔmoj. Meze de la silento