Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

reganta ĉirkaǔ ni oni perceptis ŝian spiradon, mildan kiel tiu de infano dormanta en niaj brakoj.

La horloĝo sonis la trian. Ĝia bruo farigis al Maria iun leĝeran movon kvazaǔ ŝi volus leviĝi en sidan pozicion; sed pliafoje la dormo estis pli forta ol ŝia volo. Kun la talio sinkinta en la vestoj kiuj de ĝi descendadis al la tapiŝo, videblis unu piedo preskaǔ infana, vestita per ruĝa pantoflo puntita de brilaĵetoj.

Mi kontempladis ŝin kun nedirebla tenero, kaj miaj okuloj, kelkfoje turniĝantaj al la lito de mia patro, denove serĉadis ŝin, ĉar mia animo estis tie, karesante tiun frunton, aǔskultante la batojn de tiu koro, esperante aǔdi je ĉiu momento iun vorton kapablan malkaŝi kelkiun el ŝiaj revoj, ĉar ŝiaj lipoj kvazaǔ provadis tiun balbuti.

Dolorplena ĝemo de la malsanulo interrompis tiun konsolan malatenton de mia spirito; kaj la realo reaperis tiom terura kia ĝi estis.

Mi alproksimiĝis al la lito; mia patro, apogita sur unu el siaj brakoj, rigardis min per persista fikseco, iom poste dirante al mi:

―Portu al mi la veston, ĉar jam estas tre malfrue.

―Estas nokte, sinjoro ―mi respondis.

―Kiel, nokte? Mi volas leviĝi.

―Tio estas neebla ― mi milde rimarkigis al li―; ĉu vi ne pensas ke tio kaǔzus al vi grandan malbonon?

Denove li lasis fali sian kapon sur la kusenegojn, kaj komencis elbuŝigi mallaǔte vortojn kiujn mi ne komprenis, dum li movadis la manojn palajn kaj maldikiĝintajn, kvazaǔ li estus faranta iun kalkulon. Vidante lin serĉi ion siaflanke, mi donis al li mian poŝtukon.

―Dankon ―li diris, kvazaǔ li parolus kun fremdulo; kaj viŝinte siajn lipojn per ĝi, li serĉis monerujon sur la lit-kovrilo kiu ĝin kaŝadis, por ĝin gardi.

Li denove endormiĝis dum kelkaj momentoj. Mi estis alproksimiĝanta al la tablo por scii je kiu horo estis