Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komencinta la deliro, kiam, sidante sur la lito kaj flanken tirante la kurtenojn kiuj kaŝadis al li la lumon, li lasis vidi la kapon lividan kaj je konfuz-plena rigardo, dirante al mi:

―Kiu estas tie?... Hola! Hola!

Kaptita de certa nevenkebla timego, spite al tio kion anoncadis tiu deliro tiel simila al la frenezo, mi klopodis kuŝigi lin. Fiksante sur min rigardon preskaǔ timigan, li demandis:

―Ĉu li ne estis ĉi tie? Li ĵus leviĝis el tiu seĝo:

―Kiu?

Li prononcis la nomon kiun mi timis.

Post unu kvarono da horo, li denove eksidis dirante per voĉo jam pli firma:

―Ne permesu lian eniron; ke li atendu. Donu al mi la vestojn.

Mi petegis ke li ne insistu por leviĝi, sed kun ordona tono li replikis:

―Ho, kia stultaĵo!... La vestojn!

Venis al mi en la kapon ke Maria, kiu antaǔe en similaj momentoj havis sur lin tiom povan influon, povus helpi min; sed mi ne decidiĝis apartiĝi de la lito, timante ke mia patro ellitiĝu. La stato de reala debileco en kiu li troviĝis malpermesis al li resti longe sidanta, kaj li re-kliniĝis ŝajne trankvila. Tiam mi alproksimiĝis al Maria, kaj prenante ŝian manon kiu pendis sur la jupon, mi vokis ŝin per tre mallaǔta voĉo. Sen apartigi la manon de la mia, ŝi leviĝis en sidan pozicion kun la okuloj fermitaj; sed post kiam vidis min ŝi rapidis kovri siajn ŝultrojn per la ŝalo, kaj ekstarante diris al mi:

―Kio bezonatas, ha?

―Okazas ―mi respondis al ŝi― ke la deliro komenciĝis, kaj mi deziras ke vi akompanu min kaze ke la atako estu tre forta.

―Kiam ĝi komenciĝis?

―Antaǔ ĉirkaǔ unu horo.