Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/174

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi alproksimiĝis al la lito kvazaǔ feliĉa pro la bona novaĵo kiun mi estis donanta al ŝi, kaj malproksimiĝante de ĝi piedpinte, ŝi venis diri al mi:

―Sed li dormas denove.

―Vi tuj vidos ke tio daǔros mallonge.

―Kaj kial vi ne vekis min pli frue?

―Vi estis dormanta tiel profunde ke mi bedaǔris tion fari.

―Kaj ankaǔ Emma? Estas ŝia kulpo ke mi endormiĝis.

Ŝi alproksimiĝis al Emma kaj diris al mi:

―Rigardu kiel bela ŝi estas. Kompatinda!, ĉu ni vekos ŝin?

―Vi ja konstatas ―mi respondis al ŝi― ke doloras veki iun kiu dormas tiel.

Ŝi premis per la fingroj la suban lipon de mia fratino, kaj poste prenante ŝian kapon per ambaǔ manoj, vokis ŝin kliniĝante ĝis intertuŝiĝis iliaj fruntoj. Emma vekiĝis preskaǔ timo-plena, sed tuj ridetante, prenis en la siajn la manojn per kiuj Maria estis karesanta ŝiajn tempiojn.

Mia patro ĵus estis eksidanta per pli da facileco ol li estis farinta ĝis tiam. Li restis silenta kelkajn momentojn kaj kvazaǔ esploranta la obskurajn angulojn de la ĉambro. La junulinoj rigardadis lin terurigitaj.

―Mi iros tien! ―li fine eksplodis; mi iros ĉimomente!

Li serĉis ion sur la lito, kaj sin direktante denove al tiu kiun li kredis atendanta lin, aldonis:

―Pardonu ke mi atendigas vin unu momenton.

Kaj sin direktante al mi:

―Miajn vestojn... kio okazas?, la vestojn!

Maria kaj Emma restadis senmovaj.

―Okazas ke ili ne estas ĉi tie ― mi respondis―; oni iris serĉi ilin.

―Kial oni forportis ilin?

―Verŝajne oni iris ŝanĝi ilin.

―Sed kion signifas tiu ĉi prokrasto? ―li diris viŝante al si la ŝviton el la frunto―. Ĉu la ĉevaloj estas pretaj? ― li daǔrigis.