Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Jes, sinjoro.

―Iru, kaj diru al Efraino ke mi atendas lin por ekrajdi antaǔ ol fariĝu malfrue. Rapidu, homo! Johano Anĝelo!, la kafon. Ne, ne... tio estas netolerebla!.

Kaj li alproksimiĝis al la bordo de la lito por salti teren: Maria alproksimiĝis al li dirante:

―Ne, paĉjo, ne faru tion.

―Ke mi ne faru kion? ― li respondis akre.

―Se vi ellitiĝas, ĉagreniĝos la doktoro, ĉar tio domaĝos vin.

―Kiu doktoro?

―Nu, la kuracisto kiu venis vidi vin, ĉar vi malsanas.

―Mi fartas bone, ĉu vi aǔdas?, bone!, kaj mi volas ellitiĝi. Kie estas tiu junulo, kiu ne vidiĝas?

―Necesas ke mi veku Mayn ―mi flustris en orelon al Maria.

―Ne, ne ―ŝi respondis, retenante min per unu mano kaj kaŝante per sia korpo tiun geston al mia patro.

―Sed tio estas necesa.

Sed vi ne devas lasi nin solaj. Diru al Emma ke ŝi iru veki Luisan por ke ĉi lasta voku lin.

―Tiel mi faris, kaj Emma eliris.

Jam kolera, mia patro insistadis leviĝi. Mi devis doni al li la vestojn kiujn li estis petanta kaj decidiĝis helpi lin sin vesti, antaǔe fermante la kurtenojn. Li eksaltis el la lito tuj kiam li sin kredis vestita. Li estis livida, kaj lia brovo kuntirita; senĉesa tremado movadis liajn lipojn kvazaǔ li estus regata de kolero, kaj liaj okuloj havis teruran brilon kiam ili turniĝadis en la kavoj serĉante ion ĉiudirekte. La sang-eltirita piedo malpermesis al li iri bone, kvankam li estis akceptinta mian brakon por sin apogi. Maria, starante, kun la manoj krucigitaj sur la jupo kaj lasante koni sur sia vizaĝo la zorgon kaj la doloron kiuj afliktadis ŝin, ne kuraĝis fari eĉ unu paŝon niadirekten.