Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Malfermu tiun pordon ―diris mia patro alproksimiĝante al tiu kiu kondukas al la kapelo.

Mi obeis. La kapelo estis senluma. Maria urĝis sin por antaǔi nin kun unu lumilo, kaj lokante ĝin apud tiun belan bildon de la Virgulino kiu tiom multe similas al ŝi, parolis vortojn kiujn mi ne aǔdis, kaj ŝiaj okuloj petegantaj fiksiĝis larmo-vualitaj sur la vizaĝon de la bildo. Mia patro haltis sur la sojlo. Lia rigardo fariĝis malpli zorgo-plena, kaj li sin apogis pli firme sur mian brakon.

―Ĉu vi ne volas sidiĝi? ―mi demandis al li.

―Jes...bone... iru ni ―li respondis per voĉo preskaǔ dolĉa.

Mi estis denove instalinta lin sur la liton kiam eniris la doktoro: oni raportis al li pri kio estis okazinta kaj li montriĝis kontenta, post palpi lian pulson.

Duonhoron poste, Mayn alproksimiĝis denove por ekzameni la malsanulon, kiu estis profunde dormanta: preparis pocion, kaj enmanigante ĝin al Maria, li diris al ŝi:

―Vi donos tion ĉi al li, petante kun tiu via dolĉeco ke li ĝin trinku.

Ŝi prenis la pokalon kun certa timo, kaj ni alproksimiĝis al la lito dum mi portadis la lumilon. La doktoro kaŝiĝis malantaǔ la kurtenoj por observi nevidate la malsanulon.

Maria vokis mian patron per sia plej dolĉa voĉo. Vekiĝinte, li portis sian manon al la flanko, samtempe ĝemante; li fikse rigardis Maria-n, kiu lin petegadis por ke li prenu la pocion, kaj diris al ŝi:

Per kulero-plenoj; mi ne povas leviĝi.

Ŝi komencis doni al li tiamaniere la pocion.

―Ĉu ĝi estas dolĉa? ―ŝi demandis al li.

―Jes, sed jam sufiĉas tio.

―Ĉu vi estas tre dormema?

―Jes. Kiu horo estas?

―Baldaǔ mateniĝos.

―Kion pri via panjo?