Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Ŝi ripozas momenton. Prenu unu plian kuler-plenon da tio ĉi kaj poste vi dormos kontentige.

Per la kapo li indikis ne. Maria serĉis la okulojn de la kuracisto por konsulti lin, kaj li faris geston por ke ŝi donu al li pli da pocio. La malsanulo oponadis, kaj farante signon kvazaǔ ŝi volus trinketi la enhavon de la pokalo ŝi diris al li:

―Sed ĝi estas tre bongusta. Unu plian kuler-plenon, unu plian, kaj neniun pli.

La lipoj de mia patro kuntiriĝis provante rideti, kaj akceptis la likvaĵon. Maria sekigis ilin al li per sia poŝ-tuko, dirante al li per la sama tenereco per kiu ŝi kutimis adiaǔi Johanon post lasi lin kuŝanta:

―Nu, bone: kaj nun dormu komforte.

Kaj ŝi fermis la kurtenojn.

―Kun tia flegistino kia vi ―observis la doktoro dum ŝi lokadis la lumilon sur la tablon― mortus neniu el miaj malsanuloj...

―Ĉu tio signifas ke jam...? ―ŝi interrompis lin.

―Mi respondas pri ĉio.


ĈAPITRO XXXVIII.

Dek tagojn poste, mia patro estis konvaleskanta, kaj la gajo estis reveninta al nia hejmo. Post kiam iu malsano timigis al ni la perdon de persono amata, tiu timo intensigas niajn plej dolĉajn amsentojn al ĝi, kaj troviĝas en la vartadoj kiujn ni dediĉas al ĝi, kiam jam estas for la danĝero, tenero kapabla malarmi eĉ la morton.

La kuracisto estis rekomendinta havigi al la spirito de la malsanulo la kiel eble plej grandan trankvilon. Oni zorge evitis paroli al li pri negocoj. Post kiam li povis ellitiĝi, ni instigis lin selekti libron kiun ni legus al li de tempo al tempo, kaj li elektis la Taglibro de Napoleono en Sankta- Helena,2 legaĵo kiu ĉiam kortuŝis lin profunde.