Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kuniĝintaj en la kudro-ĉambro de mia patrino, Emma, Maria kaj mi alterne legadis al li; kaj se kelkfoje ni rimarkis lin regata de la tristeco, Emma ludis la gitaron por distri lin. Alifoje li kutimis paroli al ni pri la tagoj de sia infanaĝo, pri siaj gepatroj kaj gefratoj, aǔ entuziasme raportis la vojaĝojn kiujn li estis farinta en sia frua junaĝo. En kelkaj okazoj li mokadis mian patrinon kritikante la kutimojn de la Ĉokoa regiono, por ridi aǔdante ŝin defendi sian naskiĝlandon.

―Kiomjara mi estis kiam ni geedziĝis? ―iufoje li demandis al ŝi, parolinte pri la unuaj tagoj de ilia geedziĝo kaj pri incendio kiu komplete ruinigis ilin du monatojn post tiu evento.

―Dudekunujara ―ŝi respondis.

―Ne, karulino; mi estis dudekiara. Mi mensogis al la sinjorino (tiamaniere li nomumis sian bopatrinon) timante ke ŝi taksu min tre juna. Ĉar la virinoj, kiam iliaj edzoj komencas maljuniĝi, neniam bone rememoras kiomjaraj estas ĉi lastaj, poste rezultis al mi facila korekti la kalkulon.

―Nur dudekjara? ―demandis Emma surprizita.

―Vi ja aǔdis ― respondis mia patrino.

―Kaj kiomjara vi estis, panjo? ―demandis Maria

―Mi estis deksesjara: unu jaron pli aĝa ol vi estas.

―Sed petu ke ŝi rakontu al vi ―diris mia patro― la gravon kiun ŝi afektis antaǔ mi ek de sia dekkvinjaraĝo, ĉar ĝuste tiam mi decidis edziĝi al ŝi kaj fariĝi kristano.

―Rakontu, panjo ―diris Maria.

―Unue demandu al li ―respondis mia patrino―, kion li decidis pro tio kion li taksas la gravon kiun mi afektis antaǔ li.

Ni ĉiuj turnis la kapon al mia patro; kaj li diris:

―Edziĝi.

Interrompis tiun konversacion la alveno de Johano Anĝelo, kiu el la vilaĝo portis la korespondaĵoj. Li enmanigis al mi kelkajn ĵurnalojn kaj du leterojn, ambaǔ subskribitajn de Sinjoro A***, kaj unu el ili kun dato sufiĉe malfrua.