Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vidinte la subskibojn, mi transdonis la leterojn al mia patro.

―Ha!, jes ―li diris redonante ilin al mi; mi estis atendanta skribaĵon de li.

La unua resume nur anoncis ke li ne povus entrepreni sian vojaĝon al Eǔropo ĝis post kvar monatoj, kion li estis informanta por ke oni ne akcelu la preparadon de la mia. Mi ne kuraĝis direkti eĉ ununuran rigardon al Maria, timante estigi emocion pli grandan ol tiu kiu min estis reganta; sed donis al mi helpon la pripenso kiun mi tuj faris, ke eĉ se mia vojaĝo ne fiaskos, restos al mi ankoraǔ pli ol tri monatoj da feliĉo. Maria estis pala, kaj ŝajnigis serĉi ion en sia kudrujo kiun ŝi havis sur la genuoj. Mia patro, tute trankvila, atendis ke mi finu la legadon de la unua letero, por diri:

―Kion fari: vidu ni la alian.

Mi legis la unuajn liniojn, kaj komprenante ke fariĝus neebla al mi kaŝi mian perturbon, mi alproksimiĝis al la fenestro kvazaǔ por ĝui pli bonan vidadon, kaj povi tiamaniere prezenti la dorson al la aǔskultantoj. Laǔvorte la letero diris la jenon, en sia esenca parto:

“Antaǔ dek kvin tagoj mi skribis al vi informante ke mi troviĝis en la neceso malfruigi mian vojaĝon kvar monatojn pli; sed superinte, kiam kaj kiel mi ne atendis, la ĝenaĵojn kiuj sin estis prezentintaj al mi, mi rapidas direkti al vi tiun ĉi leteron celante anonci al vi ke la venontan 30-an de Januaro mi estos en Kalio, kie mi esperas renkonti Efrainon por ekmarŝi al la haveno la duan de Februaro.

“Kvankam mi ĉagrenis sciante ke serioza malsano estis deviginta vin resti en la lito, iom poste mi ricevis la kontentigan novaĵon ke vi jam estas ekster danĝero. Mi prezentas al vi kaj al via familio miajn gratulojn pro via rapida resaniĝo.

“Mi esperas, do, ke ne estos iu ajn ĝenaĵo por ke vi donu al mi la plezuron kumporti la ŝatatan akompanon de Efraino, al kiu, kiel vi bone scias, mi ĉiam sentis