Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tian apartan korinklinon. Bonvolu montri al li ĉi tiun parton de mia letero.”

Kiam mi serĉis denove mian sidlokon, mi renkontis la rigardojn de mia patro fiksaj sur mi. Maria kaj mia fratino estis elirantaj tiumomente al la salono, kaj mi okupis la brak-seĝon kiun la unua ĵus estis lasinta, pro tio ke tiu ĉi sidloko situis pli en la ombro.

―Kioma tago estas hodiaǔ? ―demandis mia patro.

―La dudek-sesa ―mi respondis.

―Restas al ni nur unu monato; necesas ne ekdormi.

Estis en la tono per kiu li prononcis tiujn vortojn, kaj en lia vizaĝo, la tuta kvieto kiun montras neŝanĝebla decido.

Iu servisto eniris por informi min ke estas preta la ĉevalo kiun antaǔ unu horo mi estis ordoninta prepari.

―Je la reveno el via promenado ―diris al mi mia patro―ni respondos tiun leteron, kaj vi mem ĝin portos al la vilaĝo, ĉar morgaǔ vi devus ĉiukaze viziti la bienojn.

―Mi ne malfruos ―mi diris elirante.

Mi bezonis kaŝi kiom mi estis suferanta; voki en soleco tiun dolĉan esperon kiu estis flatinta min por poste lasi min sola antaǔ la realo de la timita vojaĝo; mi bezonegis plori sola, por ke Maria ne vidu miajn larmojn...Ha!, se ŝi estus povinta scii kiomaj estas ŝprucantaj el mia koro en tiu momento, nek ŝi jam estus esperinta.

Mi malsupreniris al la larĝaj bordoj de la rivero, kie proksimiĝante al la ebenaĵoj ĝi estas malpli impeta; formante majestajn kurbiĝojn, ĝi fluas komence tra montetoj bele tapiŝitaj, el kiuj rulfalas, celante ĝin, ŝaǔmaj torentoj, kaj ĝi poste plufluas karesante la foliarojn de la bordaj akacioj kaj gujavarboj; poste ĝi kaŝiĝas sub la lastajn bendojn montarajn kie ŝajne murmuras siajn lastajn adiaǔojn al la soleco, kaj fine perdiĝas malproksime, tre malproksime en la