Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

blua pampo, kie en tiu momento la suno kaŝiĝanta muaradis lilkolore kaj aǔre ĝian torenton.

Kiam mi revenis surirante laǔ la sinuaj padoj de la riverbordo, la nokto estis jam ornamita per ĉiuj splendoj de la somero. La altaj ŝaǔmoj de la rivero fluadis brilegaj, kaj la ondoj luladis la kanojn kvazaǔ flustrante sekretojn al la zefiroj kiuj venis kombi iliajn plumarojn. La ne ombritaj fludormejoj spegulis tremantaj en siaj fundoj la stelojn; kaj kie la tranĉaroj de la ĝangalo de ambaǔ bordoj kunligiĝis formante misterajn pavilonojn, brilis la lumo fosfora de la lum-vermoj vagantaj.

Nur la zumado de la noktaj insektoj perturbis tiun silenton de la arbaroj; sed de tempo al tempo la strigo4, gardisto de la nigraj veprejoj, flugetis ĉirkaǔ mi aǔdigante al mi sian teruran siblon.

La domo, kvankam jam lumigita, estis silenta kiam piede de la ŝtuparo mi lasis la ĉevalon al Johano Anĝelo.

Mia patro atendadis min promenante en la salono: la familio estis kunveninta en la ĉapelo.

―Vi malfruis ― diris mia patro―; ĉu vi emas ke ni skribu tiujn leterojn?

―Mi volus ke antaǔe ni parolu iom pri mia vojaĝo.

―Ni vidu ― li respondis eksidante sur iun sofon.

Mi restis staranta apud iu tablo kaj kun turnita dorso al la kandelo kiu lumigadis nin.

―Post la malfeliĉa okazintaĵo ―mi diris al li―; post tiu perdo, kies gravecon mi povas taksi, mi opinias necesa manifesti al vi ke mi ne kredas vin devigita plenumi la oferon kiun postulas de vi la konkludo de miaj studoj. Antaǔ ol la interesoj de la familio suferus tiun ĉi perdon, mi diris al vi ke estonte estus al mi tre kontentiga helpi vin en viaj laboroj; kaj al via tiama rifuzo mi povis respondi nenion. Hodiaǔ la cirkonstancoj estas tre malsamaj: ĉio esperigas al mi ke vi akceptos mian proponon; kaj mi volonte rezignas