Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la bonon kiun vi volas fari al mi sendante min konkludi mian karieron, ĉar estas mia devo liberigi vin de tiu speco de sindevigo kiun vi akiris kun mi.

―Ĉio tio ―li respondis al mi― estas en certa grado saĝe pensita. Kvankam estas motivoj por ke hodiaǔ pli ol antaǔe rezultu al vi timinda tiu vojaĝo, mi ne povas forgesi, spite al ĉio, ke dum vi parolas tiamaniere regas vin noblaj sentoj. Sed mi devas averti vin ke mia decido estas nerevokebla. La elspezoj kiujn la daǔrigo de via edukiĝo kaǔzos al mi, neniel malplibonigos mian situacion, kaj post la konkludo de via kariero, la familio rikoltos abundan frukton de la semo kiun mi estas semonta. Cetere,― li aldonis post mallonga paǔzo, dum kiu li denove ekpromenis tra la salono― mi estas konvinkita ke vi posedas la noblan fieron necesan por ne pretendi bedaǔrinde interrompi kion tiom bone vi komencis.

―Mi faros ĉion je mia kapablo ―mi respondis jam tute senespere―, mi faros kiom mi povos por respondi al tio kion vi atendas de mi.

―Tiel devas esti. Foriru trankvila. Mi estas certa ke je via reveno mi estos sukcesinta fortune realigi miajn projektojn por pagi kion mi ŝuldas. Via pozicio do estos tre bona post kvar jaroj, kaj tiam Maria fariĝos via edzino.

Li denove restis silenta kelkajn momentojn, kaj fine haltante antaǔ mi, diris:

―Do, iru ni skribi: alportu ĉi tien la necesaĵon, por ke ne ĝenu min iri al la oficejo.

Li estis fininta dikti al mi longan kaj afablan leteron por Sinjoro A***, kaj volis ke mia patrino, kiu sin prezentis tiumomente en la salonon, aǔdu legi ĝin. Tio estis, resume, kion mi estis leganta kiam Maria eniris portante la te-ilaron por mia patrino, helpate de Stefana:

“Efraino estos preta por vojaĝi al Kalio la tridekan de januaro; vi renkontos lin tie, kaj kune vi povos daǔrigi la vojaĝon al Buenaventura la duan de februaro, kiel vi deziras.”