Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/183

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekvis la kutimaj formuloj.

Maria, al kiu mi prezentis la dorson, metis sur la tablon kaj je atingo de mia patro la telereton kaj la tason kiujn ŝi estis portanta. Tion farante, ŝi rezultis plene prilumita per la lampo de la tablo: ŝi estis preskaǔ livida: ricevante la te-kruĉon kiun Stefana prezentis al ŝi, ŝi sin apogis per la maldekstra mano sur la dorsapogilon de la seĝo kiun mi estis okupanta, kaj devis eksidi sur la apudan sofon dum mia patro servis al si sukeron. Li prezentis al ŝi la tason kaj ŝi ekstaris por plenigi ĝin, sed ŝia mano tremadis tiamaniere, ke mia patro, vidante ke la teo elverŝiĝas, rigardis Marian dirante al ŝi:

―Sufiĉe...sufiĉe, karulino.

Li ne ignoris la kaǔzon de tiu perturbo. Sekvante Marian per la rigardo, dum ŝi rapide sin direktadis al la manĝo-ĉambro, kaj poste ĝin fiksante sur mian patrinon, li faris al ĉi lasta tiun ĉi demandon kiun liaj lipoj ne bezonis prononci:

―Ĉu vi rimarkas tion ĉi?

Ni ĉiuj restis silentaj; kaj iom poste mi eliris kun la preteksto reporti al la oficejo la ilaron kiun mi estis elportinta.


ĈAPITRO XXXIX.

Je la oka sonoris la sonorileto de la manĝo-ĉambro; sed mi ne konsideris havi la serenecon necesan por apudesti Marian post la okazintaĵo.

Mia patrino vokis ĉe la pordo de mia ĉambro.

―Kiel eblas ―enirinte ŝi diris― ke vi lasu vin regiĝi tiamaniere de tiu ĉi aflikto? Ĉu vi, do, ne povos fariĝi tiel kuraĝa kiel alifoje vi povis? Tiel devas esti, ne nur ĉar via patro ĉagreniĝos, sed ĉar vi estas la indikito por kuraĝigi Marian.