Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum ŝi tiel parolis al mi, en ŝia voĉo estis dolĉa tono de riproĉo kune kun tiu pli melodia de la tenereco.

Ŝi daǔrigis priskribante al mi ĉiujn avantaĝojn kiujn havigus al mi tiu vojaĝo, sen kaŝi al mi la suferojn tra kiuj mi devus trairi; kaj ŝi finis dirante:

―En tiuj ĉi kvar jaroj dum kiuj vi ne estos miaflanke, mi vidos en Maria ne nur unu amatan filinon sed la virinon destinitan igi vin feliĉa kaj kiu tiom sciis indi je la amo kiun vi sentas al ŝi: mi konstante parolos al ŝi pri vi kaj klopodos ke ŝi atendu vian revenon kiel premion de via kaj ŝia obeo.

Tiam mi levis la kapon, kiun subtenis miaj manoj sur la tablo, kaj niaj larmo-vualitaj okuloj sin serĉis kaj promesis kion la lipoj ne kapablas diri.

―Iru, do, al la manĝo-ĉambro ―ŝi diris al mi antaŭ ol eliri―, kaj kaŝu kiel eble plej multe. Via patro kaj mi estas parolinta tre multe koncerne vin, kaj tre probablas ke li decidu fari tion kio povas jam utili al vi kiel plej taŭga faciligo.

Nur Emma kaj Maria troviĝis en la manĝo-ĉambro. Ĉiufoje kiam mia patro ne sidis ĉe la manĝo-tablo, mi okupis ĝian kapon. Sidantaj ĉe ambaŭ ĝiaj flankoj, ili du atendadis min. Ni pasigis iom da tempo sen paroli. Iliaj vizaĝoj, ambaŭ tiel belaj, montris pli da ĉagreno ol ili estus povintaj voĉe esprimi; sed estis malpli palida tiu de mia fratino, kaj ŝiaj rigardoj ne havis tiun brilan langvoron de belaj okuloj kiuj estas plorintaj. Ŝi diris al mi:

―Ĉu fine vi iros morgaǔ al la bieno?

―Jes, sed mi restos tie nur du tagojn.

― Vi devus kumporti Johanon Anĝelon por ke li vizitu sian patrinon; espereble ŝi ne malpliboniĝis.

―Mi kunportos lin. Higinjo skribas ke Feliciana malboniĝis kaj ke Doktoro Mayn, kiu estis kuracanta ŝin, ĉesis tion fari ek de hieraŭ, ĉar li iris al Kalio, kien li estis urĝe atendata.