Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Certigu al Feliciana multe da simpatio niaflanke ―diris al mi Maria: kaj ke se ŝi daǔrus malsani, ni petegos ke panjo alportu nin al ŝi.

Emma denove interrompis la silenton kiu estiĝis post la antaŭa dialogo, por diri al mi:

Transito, Lucia kaj Braŭljo venis ĉi tien hodiaŭ posttagmeze kaj tre bedaǔris ne trovante vin: ili lasis multajn salutojn por vi. Ni estis planintaj iri viziti ilin la venontan dimanĉon: ili kondutis tiel ĝentile okaze de la malsano de paĉio.

―Ni iros lundon, ĉar mi estos jam reveninta― mi respondis.

―Se vi estus vidinta kiom ili malĝojiĝis kiam mi parolis al ili pri via vojaĝo al Eǔropo!

Maria kaŝis al mi sian vizaĝon sin turnante kvazaŭ por serĉi ion sur la apuda tablo, sed mi jam estis vidinta brili la larmojn kiujn ŝi klopodis ne montri.

En tiu momento Stefana venis diri al ŝi ke mia patrino vokas ŝin.

Mi promenadis tra la manĝo-ĉambro kun la espero povi paroli kun Maria antaŭ ol ŝi retiriĝu. Emma kelkfoje parolis al mi kvazaŭ ŝi volus apartigi min de la doloraj pensoj kiuj, ŝi sciis, estis turmentantaj min.

La nokto fluis serena: la rozujoj estis senmovaj; en la kronoj de la proksimaj arboj oni perceptis eĉ ne unu susuron; kaj nur la plor-singultoj de la rivero perturbadis tiun kvieton kaj silenton imponajn. Super la indigo-bluaj vestaroj de la montoj blanke vagadis kelkaj nuboj disŝiritaj, kiaj ŝaloj el neĝa gazo flirtitaj de la vento sur la blua jupo de iu odalisko; kaj la diafana volbo de la ĉielo kurbiĝis sur tiuj sennomaj pintoj, simila al konveksa kesto el blueca kristalo, inkrustita per diamantoj.

Maria jam estis malfruiĝanta. Mia patrino alproksimiĝis por diri al mi ke mi iru al la salono; mi supozis ke ŝi deziras konsoli min per siaj dolĉaj promesoj.