Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/186

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sidante sur sofo, mia patro havis siaflanke Marian, kies okuloj ne leviĝis por rigardi min. Li indikis al mi vakan sidlokon proksiman al ŝi. Mia patrino sidiĝis sur brakseĝon apudan al tiu okupata de mia patro.

―Bone, karulino ―li diris al Maria, kiu, ankoraǔ kun la okuloj malalten, estis ludanta per unu el la kombiletoj de sia hararo―, ĉu vi volas ke m ripetu la demandon kiun mi faris al vi post kiam via panjo eliris, por ke vi respondu al mi en ĉeesto de Efraino?

Mia patro estis ridetanta kaj ŝi movis malrapide la kapon kiel nea montro.

―Nu bone, kiel ni faros? ―li insistis.

Maria tuj kuraĝiĝis rigardi min; kaj tiu rigardo malkovris al mi ĉion: ne estis ankoraǔ elĉerpiĝintaj ĉiuj niaj tagoj de feliĉo.

―Ĉu ne veras ― denove demandis al ŝi mia patro―ke vi promesas al Efraino fariĝi lia edzino kiam li revenos de Eǔropo?

Post kelkaj momentoj da silento, ŝi pliafoje serĉis per la siaj miajn okulojn, kaj denove kaŝante al mi siajn nigrajn kaj pudorajn rigardojn, ŝi respondis:

―Se li tion volas tiamaniere...

―Vi ne scias ĉu li tion volas? ―ripostis mia patro preskaǔ ridante.

Maria eksilentis roz-kolora, kaj la intensaj tonoj kiujn montris sur siaj vangoj ŝia pudoro, ne malaperis el ili tiun nokton.

Mia patrino rigardadis ŝin kiel plej tenere kapablas rigardi patrinaj okuloj. Dum unu momento mi kredis esti ĝuanta iun el tiuj sonĝoj en kiuj Maria paroladis al mi per tiu tono kiun mi ĵus estis aǔdinta al ŝi, kaj en kiuj ŝiaj rigardoj havis la brilan humidon kiun mi estis gvatanta en ili.

―Vi scias ke mi tion volas tiamaniere, ĉu ne? ― mi diris al ŝi.

―Jes, mi scias ―ŝi respondis per voĉo mallaǔta.

―Diru nun al Efraino ―mia patro diris al ŝi jam ne ridetante― la kondiĉojn je kiuj vi kaj mi faras al li ĉi tiun promeson.

―Je la kondiĉo ―diris Maria― ke li foriru kontenta... laǔeble.