Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/188

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

anstataŭanta Mayn en la prizorgado de Feliciana . Pro sia teniĝo kaj aspekto, li similis pli al retiriĝinta kapitano ol al kio li certigas esti. Li sciigis al mi ke li estis perdinta ĉiun esperon savi la malsanulinon, ĉar ŝi estis atakita de hepatito kiu en sia lasta stadio rezistis jam ĉiuspecajn aplikojn; kaj konkludis manifestante al mi ke li opinias konvena voki iun sacerdoton.

Mi eniris la ĉambron en kiu troviĝis Feliciana. Johano Anĝelo jam estis tie, kaj miris ke sia patrino ne respondis kiam li salutis per Laǔdata estu laSankta Sakramento de la Altaro! Trovi Feliciana-n en tiel deprima stato ne povis ne kortuŝi min.

Mi ordonis pliigi la nombron de sklavinoj kiuj ŝin servis; mi translokigis ŝin en ĉambron pli komfortan, al kio ŝi humile estis oponinta, kaj oni sendis al la vilaĝo por la sacerdoto.

Tiu virino mortonta malproksime de sia patrujo; tiu virino kiu tiom dolĉan kor-inklinon estis doninta al mi ekde kiam ŝi eniris en nian hejmon; en kies brakoj tiomfoje endormiĝis Maria infanaĝe... Sed jen ŝia historio, kiu rakontata de Feliciana per nepolurita kaj kortuŝa lingvo, amuzis kelkajn vesperojn de mia infanaĝo.

Magmahu’ estintis ekde sia adoleskaĝo unu el la plej distingitaj ĉefoj de la armeoj de Aŝantio, potenca nacio de Okcidenta Afriko. La kuraĝo kaj kompetento kiujn li estis montrinta okaze de la oftaj militoj faritaj de Reĝo Say Tuto Kuamina kontraǔ la Aŝimoj ĝis la morto de Orsue’, ĉi ties ĉefo; la kompleta venko atingita sur la tribojn de la marbordo ribeligitajn kontraǔ la reĝo fare de Karlo Macharty, kiun Magmahu’ mem mortigis sur la batalkampo,