Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/189

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ebligis ke la monarko superŝutus lin per honoroj kaj riĉaĵoj, samtempe konfidante al li la komandon de ĉiuj siaj trupoj, spite al la rivaloj de la bonsorta militisto, kiuj neniam pardonis al li esti meritinta tiel grandan favoron.

Post la maldaǔra paco atingita per la venko super Macharty, ĉar la angloj, jam kun propra armeo minacadis la Aŝantojn, ĉiuj fortoj de la rejno eliris en kampanjon.

Komenciĝis la batalo, kaj malmultaj horoj sufiĉis por konvinki la Anglojn pri la nesufiĉo de siaj mortigaj armiloj kontraǔ la kuraĝo de la afrikanoj. Dum ankoraǔ estis duba la venko, Magmahu’ , or-splenda, kaj teruriga en sia furiozo, senĉese vizitis la trupojn instigante ilin per sia temerareco, kaj lia voĉo superfortis la bruegon de la malamikaj baterioj. Sed vane li sendis oftajn ordonojn al la komandantoj de la rezervoj por ke ili iru en la batalon atakante la flankon pli malfortan de la invadintoj. La nokto interrompis la bataladon; kaj kiam je la unuaj lumoj de la posta tago Magmahu’ inspektis siajn trupojn, dekumitajn pro la morto kaj la dizerto kaj senkuraĝigitajn de la ĉefoj kiuj malebligis la venkon, komprenis ke li estas venkota, kaj sin preparis por batali kaj morti. La reĝo, kiu alvenis en tiaj teruraj momentoj al la kampo de siaj trupoj, observis ilin, kaj petis la pacon. La Angloj ĝin koncedis kaj faris traktatojn kun Say Tuto Kuamina. Ekde tiu tago Magmahu’ perdis la favoron de sia reĝo.

Ĉagrenigita pro la maljusta konduto de la monarko, kaj ne volante doni al siaj rivaloj la ĝuon vidi lin humiligita, la kuraĝulo decidis ekziliĝi. Antaǔ ol foriri li decidis ĵeti al la fluoj de la Rivero Tando la sangon kaj la kapojn de siaj plej belaj sklavoj, kiel oferon al sia Dio. Sinar estis inter ili la plej juna kaj belaspekta. Filo de Orsue’, la misfortuna ĉefo de la Aŝimoj, li fariĝis milit-kaptito batalante kuraĝe dum la sanga tago kiam sia patro estis venkata kaj mortigata; sed ĉar Sinar kaj liaj samgentaj sklavoj