Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

timis la senkompatan kruelon de la Aŝantoj, oni kaŝis al ili la nobelan devenon de la militkaptito.

Nur Nay, ununura filino de Magmahu’, konis tiun sekreto. Ankoraǔ infaninon kiam Sinar eniris kia servisto en la domon de la venkinto de Orsue’, dekomence kaptis ŝin la digna humileco de la juna militisto. Li lernigadis al ŝi la dancojn de sia naskiĝ-lando, la amajn kaj sentoplenajn kantojn de la lando de Bambuk’; li rakontadis al ŝi la mirindajn legendojn per kiu sia patrino estis amuzinta lin en la infanaĝo; kaj se kelkaj larmoj tiam fluadis sur la uv-kolora haǔto de la vangoj de la sklavo, Nay kutimis diri al li:

Mi petos al mia patro vian liberigon por ke vi reiru al via lando, ĉar vi estas tiom malfeliĉa ĉi tie.

Tiam Sinar ne respondadis; sed liaj grandaj okuloj ĉesis plori kaj rigardis sian junan mastrinon tiamaniere ke en tiuj momentoj ŝi ŝajnis esti la sklavino.

Iun tagon en kiu Nay, kune kun sia servistaro, estis elirinta promeni tra la ĉirkaǔaĵoj de Kumasia, Sinar, kiu kondukantis la belan struton sur kiu rajdis lia mastrino sidante kvazaǔ sur molaj kusenoj de Bornu’, irigis la birdon tiel rapide, ke post nelonge ili troviĝis tre for de la sekvantaro. Sinar, haltante, kun la rigardoj flamantaj kaj kun triumfa rideto sur la lipoj, diris al Nay indikante al ŝi la valon kiun ili havis je siaj piedoj:

―Nay, jen la vojo kiu kondukas al mia lando: mi forfuĝos de miaj malamikoj, sed vi akompanos min: vi estos reĝino de