Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la Aŝimoj, kaj mia ununura virino: mi amos vin pli ol la malfeliĉan patrinon kiu priploras mian morton, kaj niaj posteuloj estos nevenkeblaj portante en siaj vejnoj mian sangon kaj la vian. Rigardu kaj venu: kiu kuraĝos kruci mian vojon?

Dirante ĉi lastajn vortojn li levis la larĝan mantelon el pantera felo defalantan el liaj ŝultroj, kaj sub ĝi brilis la kulasoj de du pistoloj kaj la ornamo de turka sabro zonita per ruĝa ŝalo de Zerbi.

Sinar, surgenue, kovris per kisoj la piedojn de Nay pendantajn sur la molan plumaron de la struto, kaj ĉi tiu tiradis karese per la beko la rigard-altirajn vestojn de sia mastrino.

Muta kaj surprizita aǔdante la amajn kaj terurajn vortojn de la sklavo, ŝi fine klinis sur sian sinon la kapon de Sinar kaj diris al li:

―Vi ne volas esti sendanka al mi, kaj diras ke vi amas min kaj portas min esti reĝino en via patrujo; mi ne devas esti sendanka al mia patro, kiu min amis antaǔ ol vi, kaj al kiu mia fuĝo kaǔzus la malesperon kaj la morton. Atendu kaj ni kune foriros kun lia konsento; atendu, Sinar, ĉar mi amas vin...

Kaj Sinar tremis sentante sur sia frunto la ardajn lipojn de Nay.

Multaj tagoj fluis, kaj Sinar atendadis, ĉar en sia sklaveco li estis feliĉa.

Magmahu’ eliris en kampanjon kontraǔ la tribojn ribeligitajn fare de Macharty, kaj Sinar ne akompanis sian mastron al la milito male ol la ceteraj sklavoj. Li dirintis al Nay:

―Mi preferas la morton ol batali kontraǔ popolojn kiuj estis aliancanoj de mia patro.

Antaǔ ol la trupoj ekmarŝu, ŝi donis al sia amanto, sen ke li vidu tion, trinkaĵon en kiun ŝi estis verŝinta la sukon de iu dormiga planto; kaj tiel la filo de Orsue’ fariĝis malebligita marŝi, ĉar restis diversajn