Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tagojn regata de nevenkebla dormo, kiun laǔvole Nay interrompadis, verŝante en liajn lipojn iun oleon aroman kaj vivigan.

Sed kiam poste la Angloj deklaris militon kontraǔ Say Tuto Kuamina, Sinar sin prezentis al Magmahu’ por diri al li:

―Kunportu min al la milito; mi batalos viaflanke kontraǔ la blankuloj; mi promesas al vi ke mi meritos manĝi kelkajn iliajn korojn rostitaj de la sacerdotoj, kaj ke mi portos sur mia kolo kolierojn el dentoj de la blonduloj.

Nay donis al li valorajn balzamojn por kuraci la vundojn: kaj metante sakralajn plumojn en la kap-ornamaĵon de sia amanto, aspergis per larmoj la ebonon de tiu brusto kiun ŝi ĵus estis unktinta per odora oleo kaj or-polvo.

En la sanga batalo en kiu la ĉefoficiroj aŝantaj, enviemaj de la gloro de Magmahu’, malebligis al li atingi la venkon super la Anglojn, fusil-kuglo rompis la maldekstran brakon de Sinar.

Kiam finis la milito kaj estiĝis la paco, la kuraĝa kapitano de la Aŝantoj revenis humiligita al sia hejmo; kaj dum kelkaj tagoj Nay ĉesis sekigi la ploron kiun la kolero eltiradis el ŝia patro nur por kaŝe iri mildigi la doloron al Sinar , ame kuracante lian vundon.

Prenite de Magmahu’ la decido forlasi la patrujon kaj fari tiun sangan oferon al la Rivero Tando, li jene parolis al sia filino:

―Nay, iru ni serĉi landon malpli sendankan ol tiu ĉi por miaj genepoj. La plej belaj kaj konataj ĉefoj de Gambi-lando, kiun mi vizitis en mia junaĝo, fieriĝos doni al ni rifuĝon en siajn hejmojn, kaj preferi vin al siaj plej belaj virinoj. Tiuj ĉi brakoj estas ankoraǔ fortaj por batali kaj mi posedas sufiĉajn riĉaĵojn por esti potenca kie ajn kovros nin iu tegmento... Sed antaǔ ol foriri necesas ke ni kvietigu la koleron de la Tando (rivero, konsiderata kiel dio fare de la Aŝantoj: noto de la tradukisto), furioza kontraǔ mi pro mia amo al la gloro, kaj ke ni oferu al ĝi la plej distingitan el niaj sklavoj: inter ili Sinar la unuan.