Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/196

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La maljuna sacerdoto restis iom da tempo distrita de ĉio ĉirkaǔa li. Ekstarinte, kaj kondukante de la mano Nay-n timigitan antaǔ tiu fremdulo je tiel stranga vesto kaj aspekto, Sinar demandis lin de kie li venas, kion celas lia vojaĝo kaj de kiu Lando li estas civitano; kaj surpriziĝis aǔdante lin respondi, kvankam kun ioma malfacilo, en la lingvo de la Aŝimoj:

Mi venas de via lando: mi vidas pentrita sur via brusto la ruĝan serpenton de la Aŝimaj nobeluloj, kaj vi parolas ilian lingvon. Mia misio estas de paco kaj amo: mi naskiĝis en Francujo. Ĉu la leĝoj de tiu ĉi lando ne permesas enterigi la kadavron de la fremdulo? Viaj samgentanoj ploris sur la kadavrojn de du pliaj kunfratoj miaj, sur iliajn tombojn lokigis krucojn, kaj multaj ilin portas el oro pendantaj de la kolo. Ĉu, do, vi permesos al mi enterigi la fremdulon?

Sinar respondis al li:

―Ŝajnas ke vi diras la veron, kaj probable vi ne estas malbona kia la blankuloj, kvankam ili similas al vi; sed estas iu kiu havas pli da povo ol mi inter la Kombu-Manez. Venu kun ni: mi prezentos vin al ilia ĉefo kaj ni portos la kadavron de via amiko por scii ĉu li permesas ke vi enterigu ĝin en iliaj propietoj.

Dum ili iradis la mallongan distancon ĝis la urbo, Sinar paroladis kun la misiisto, kaj Nay penadis por kompreni kion ili estis dirantaj; sekvis ilin la du fiŝistoj portante en kotonaĵo la kadavron de la juna sacerdoto.

Laǔlonge de la dialogo, Sinar konvinkiĝis ke la fremdulo estas sincera, pro la maniero kiel li respondis la demandojn kiuj li faris al li pri la lando de la Aŝimoj: tie estis reĝanta unu el liaj fratoj, kaj oni kredis Sinar mortinta. La misiisto klarigis al li per kiuj rimedoj li estis kaptinta la simpation de kelkaj Aŝimaj triboj; simpatio kiu originis el lia sukceso kuraci kelkajn malsanulojn, kaj la cirkunstanco ke unu el ili estis la favorata sklavino de la reĝo. La Aŝimoj estis asignintaj al li unu karavanon kaj nutro-provizojn por ke li sin direktu al la marbordo kune kun la ununura supervivanto el siaj kunfratoj;