Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/197

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed ĉar dum la vojaĝo iu malamika bando surprizis ilin, kelkaj el liaj eskortuloj forlasis lin kaj aliaj estis mortigataj; kaj la venkintoj kontentiĝis lasante sen gvidantoj en la dezerto la sacerdotojn, eble timante ke la venkitoj revenu al la batalo. Multajn tagojn ili vojaĝadis sen plia gvidanto ol la suno kaj sen plia nutraĵo ol la fruktoj kiujn ili trovadis en la oazoj, kaj tiamaniere ili estis alvenintaj al la bordo de la Gambio, kie konsumite de la febro ĵus estis mortinta la junulo kiam la fiŝisto trovis ilin.

Magmahu’ kaj Sinar portis la sacerdoton en ĉeeston de la ĉefo de la Kombu-Manez, kaj la dua el ili diris al ĉi lasta:

Jen fremdulo kiu petegas ke vi permesu al li enterigi en viaj propietoj la kadavron de sia kunfrato, kaj preni iom da ripozo por povi daǔrigi la vojaĝon al sia lando: interŝanĝe li promesas al vi kuraci vian filon.

Tiun nokton Sinar kaj du el liaj sklavoj helpis la misiiston enterigi la kadavron. Surgenue ĉe la bordo de la tombo kiun la sklavoj estis plenplenigantaj, la maljunulo ekkantis kanton profunde malĝojan, kaj la luno briligis sur la blanka barbo de la sacerdoto larmojn kiuj rulfale iradis humidigi la fremdan teron kiu iom post iom estis kaŝanta la kuraĝan amikon.




ĈAPITRO XLI.


Poco menos de dos semanas habían pasado desde la llegada del sacerdote francés al país de los Kombu-Manez. Sea porque solamente Sinar podía entenderle, o porque gustase este del trato del europeo, daban juntos diariamente largos paseos, de los cuales notó Nay que su amante regresaba preocupado y melancólico. Supúsose ella que las noticias que daba a Sinar de su país el extranjero, debían de ser tristes; pero más tarde creyó acertar mejor con la causa de aquella abstraccion,