Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/199

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Apenaǔ antaǔ unu momento; kaj via mensa foresto, Sinar, konfirmas vian senzorgon kaj mian malfeliĉon.

―Pardonu, Nay; pardonu min, ĉar mi estis pensanta pri vi.

―Kion diris al vi tiu fremdulo? ―demandis al li Nay, jam sekiginte siajn larmojn, kaj ludante per la koraloj kaj dentoj de la koliero de la militulo― kial vi serĉas kun li la solecon kiu tiomfoje vi diris esti al vi malaminda sen mi? Ĉu li rakontis al vi ke la virinoj de sia lando estas blankaj kia la eburo kaj ke iliaj okuloj enhavas la profundan bluon de la ondoj de la Tando? Mia patrino tio rakontadis al mi, kaj mi estis forgesinta rakonti tion al vi... Al ŝi multe parolis pri la lando de la blankuloj iu fremdulo simila al tiu kiun vi amas, ŝi diris ke ŝi amis lin, sed ek de kiam foriris de Kumasio tiu viro, mia patrino fariĝis malaminda al Magmahu’: ŝi kultadis alian Dion, kaj mia patro... mia patro mortigis ŝin.

Nay silentis dum longa tempo, kaj Sinar sin montris regata pliajoje de malgajaj pensoj. Tuje vekiĝante el tiu speco de enmemiĝo, li prenas je la mano sian amatinon, subiras kun ŝi al la pinto de unu roko, disde kiu oni distingis la senliman dezerton kaj la abund-akvan riveron intermite scintilantan, kaj diras al ŝi:

―La Gambio, samkiel la Tando, naskiĝas el la sino de la montoj. La patrino neniam estas naskitaĵo de sia filo. Ĉu vi scias kiu faris la montojn?

―Ne.

―Unu Dio faris ilin. Ĉu vi vidis la Tandon retroiri dum sia kuro?

―Ne.

―La Tando iras sin perdi kiel larmo en nemezureblan maron, antaǔ kies muĝo, la bruo de iu rivero estas kia via voĉo komparata kun tiu de la uragano kiu dum la ŝtormoj skuas ĉi gigantajn arbarojn kvazaǔ ili estus junkoj: Ĉu vi scias kiu kreis la maron?

―Ne.

―La fulmo kiu ŝiras la nubojn kaj falante sur la kronon de la