Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/200

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

baobabo ĉi tiun dispecigas, samkiel via plando detruas unu el ĝiaj sekaj floroj; la steloj kiu kiel la oro kaj perloj kiuj brodas viajn nebulajn mantelojn, punktas la ĉielon; la luno, kiun vi amas kontempli en soleco lasante vin senmoviĝi inter miaj brakoj; la suno kiu gagate poluris vian haǔton kaj donas lumon al viaj okuloj, suno kompare al kiu la fajro de niaj ofer-ritoj estas malpli ol la brilo de unu lampiro: ili ĉiuj estas kreitaĵoj de unu nura Dio. Li ne volas ke mi amu alian virinon krom vi; Li ordonas ke mi amu vin same kiel min mem; Li volas ke mi ridu se vi ridas, ke mi ploru se vi ploras, kaj ke interŝanĝe de via karesoj mi defendu vin kiel mian propran vivon; ke se vi mortus mi ploru sur via tombo ĝis kiam mi iros kuniĝi kun vi trans la steloj, kie vi atendos min.

Nay, kun ambaǔ manoj krucitaj sur la ŝultro de Sinar, lin kontempladis amplena kaj absorbita, ĉar neniam ŝi estis vidinta lin tiel bela. Premante ŝin kontraǔ sian koron, li arde kisis al ŝi la lipojn kaj daǔrigis:

―Tion diris al mi la fremdulo por ke mi tion lernigu al vi: lia Dio devas esti nia Dio.

―Jes, jes ―respondis Nay ĉirkaǔante lin per la brakoj― kaj, post li, mi estu via ununura amo.




ĈAPITRO XLII.

Ĉe la aǔroro de la tago en kiu la ĉefo de la Kombu-Manezoj estis ordoninta ke onu komencu la solenajn festojn farotajn por celebri la edziĝon de Sinao, ĉi lasta, Nay kaj la misiisto singardeme malsupreniris al la bordo de la Gambio, kaj serĉante tie la lokon plej kaŝitan, la misiisto haltis kaj parolis jene al ili:

―La Dion kiun mi igis vin ami, la Dio kiun adoros viaj gefiloj, ne malestimas kiel templon la palmarbajn