Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/202

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―La Kambezoj!... Estas ili!... Vi mortos senkapigitaj! ― li aldonadis, vane skuante la kuraĝulojn kuŝantajn inertaj sur la sofoj kaj la plankoj.

Kelkaj klopodis ekstari; sed la plejmultaj ne povis.

La bruo de la armoj kaj la batalkrioj alproksimiĝadis. Ĉar la domoj de la vilaĝo pli proksima al la riverbordo estis incendiitaj, lumigadis la batalon ruĝeca brilego, kaj trafitaj de ĉi lasta ebriladis la sabroj de la batalantoj.

Magmahu’ kaj Sinaro, surdaj al la kriegoj de la virinoj, surdaj al la plorĝemoj de Nay, kuradis al la loko en kiu la batalo estas pli feroca, dum densa kaj senorda soldat-amaso sin direktadis al la domo de la ĉefo aŝanta, vokante tiun kaj Sinar per raǔkaj voĉoj. Ili klopodis barikadi sin en la ĉambroj de Magmahu’; sed ĉio rezultis vana, kaj jam malfrua la kuraĝo kun kiu la fremdaj estroj bataladis kaj instigadis la militulojn Kombu-Manezoj.

Mortis Magmahu’, kun la koro borita de kuglo. Malmultaj el liaj kamaradoj eskapis el la sama sorto.

Sinar bataladis ĝisfine defendante korp-al-korpe Nay-n kaj sian vivon, ĝis kiam unu Kambeza estro, el kies dekstra mano pendadis sanganta la kapo de la franca misiisto, kriis al li:

―Kapitulacu kaj mi respektos vian vivon.

Tiam Nay prezentis la manojn por ke tiu viro ligu ilin. Ŝi sciis la sorton kiu ŝin atendas, kaj genuiĝante antaǔ li, diris:

―Ne mortigu Sinaron; mi estas via sklavino.

Sinaro ĵus estis falinta sabro-vundite je la kapo, kaj jam li estis ligata kune kun ŝi.

La ferocaj venkintoj trairis la ĉambrojn komence satigante sian sango-soifon, kaj poste depredante ilin kaj ŝnurante kaptitojn.

La bravaj Kombu-Manezoj estis endormiĝintaj en festeno kaj ne plu vekiĝis... aǔ vekiĝis sklavoj.