Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/203

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam la iamaj estroj nun sklavoj, ne triumfintaj sed venkitaj, atingis la bordon de la Gambio, kies ondojn ruĝigadis la lastaj flamoj de la incendio, la Kambezoj enŝipigis rapidege la kondukatajn multnombrajn kaptitojn en kanuojn kiuj ilin atendadis; sed tuj post kiam ili malligis ĉi lastajn por profiti la akvofluojn, densa fusil-malŝarĝo farita de kelkaj Kombu-Manezoj, kiuj malfrue jam revenadis al la batalo, surprizis la navigantojn kiuj laste estis lasintaj la riverbordon, kaj iom poste la korpoj de multaj el ili ekflosis sur la akvoj.

Je la tagiĝo la venkintoj alterigis la pirogojn ĉe la dekstra bordo de la rivero, kaj lasinte kelkajn el siaj soldatoj sur ili, la ceteraj daǔrigis la marŝon surtere gardante la kaptito-konvojon, kaj trovante de tempo al tempo amasojn da bataluloj kiuj estis komencintaj la retreton tra la arbaroj.

Dum la longdaǔraj horoj de la vojaĝo ĝis alveno al la proksimaĵoj de la marbordo, la akompanantoj malpermesis al Nay alproksimiĝi al Sinaro, kaj ĉi lasta vidis senĉese flui larmojn sur ŝiaj vangoj.

Du tagojn poste, iun matenon antaǔ ol la suno forpelu la lastajn nokt-ombrojn, ili kondukis Nay-n kaj aliajn kaptitojn al la bordo de la maro. Ek de la antaǔa tago ili estis apartigintaj ŝin de ŝia edzo. Kelkaj pirogoj surstrandigitaj atendadis la kaptitojn, kaj je granda distanco sur la maro kiun krispigis forta vento, distingiĝis la blanka velaro de unu brigantino.

―Kie estas Sinaro, kiu ne venas kune kun ni? ―demandis Nay al unu el la estroj prizon-kamaradoj kiam ili ensaltis en la pirogon.

―Jam hieraǔ ili enŝipigis lin ―tiu respondis―; probable li estas sur la ŝipo.

Enirinte en ĝin, Nay serĉas Sinaron inter la kaptitoj amasigitaj en la holdo. Ŝi vokas lin kaj neniu respondas. Ŝiaj