Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vakaj rigardoj plian fojon serĉas lin en la bilĝo. Plorsingulto kaj la nomo de ŝia amato eliris samtempe el ŝia sino, kaj ŝi falis kvazaǔ mortinta.

Kiam ŝi vekiĝis el tiu rompanta kaj horora sonĝo, ŝi sin trovis sur la ferdeko, kaj ĉirkaǔ si ŝi nur distingis la nebulan mar-horizonton. Nay diris nek ununuran adiaǔon al la montoj de sia lando.

La desper-krioj kiujn ŝi elbuŝigis konvinkiĝinte pri la realeco de sia malfeliĉo estis interrompitaj per la minacoj de iu ŝipana blankulo, kaj ĉar ŝi direktis al li minacajn vortojn kiujn li eble komprenis dank´al ŝiaj gestoj, li levis sur Nay-n la vipon kiun li havis en la mano, kaj... denove sensensivigis ŝin al ŝia misfortuno.

Iun matenon, post multaj tagoj da navigado, Nay troviĝis sur la ferdeko kume kun aliaj sklavoj. Pro la epidemio kiu estis trafinta la kaptitojn, oni permesadis al ili spiri liberan aeron, sendube pro tio ke la ŝipestro timis ke kelkaj el ili mortu. Oni aǔdis la krion “teron!” elbuŝitan de la maristoj.

Ŝi levis la kapon el la genuoj, kaj ekvidis bluan linion pli malhelan ol tiu kiu konstante ĉirkaǔadis la horizonton. Kelkajn horojn poste la brigantino eniris en iun Kuban havenon kie devis elŝipiĝi kelkaj negruloj. La virinoj el inter ĉi tiuj, kiuj estis apartiĝontaj de la filino de Magmahu’, ĉirkaǔprenis al ŝi la genuojn singultante, kaj la viroj adiaǔis ŝin, fleksante la siajn antaǔ ŝi kaj ne klopodante kaŝi la larmojn kiujn ili estis verŝantaj. Preskaǔ sin konsideris kontentaj la malmultaj kiuj restis flanke de Nay.

Ricevinte novan ŝarĝon, la ŝipo forvelis la postan tagon; kaj la posta navigado rezultis pli peniga pro la malbona vetero. Post proksimume ok tagoj, iun nokton vizitante la holdon, la kapitano trovis mortintaj du sklavoj el la ses kiujn li reservadis, elektitaj inter la plej belaspektaj kaj fortikaj. Unu estis mortiginta sin, kaj kuŝis banita en