Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/205

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la sango el vasta vundo kiun li havis sur la brusto, kaj en kiu vidiĝis enpuŝita unu marista ponardo kiun la malfeliĉulo verŝajne estis trovinta ĉe la ferdeko: la dua estis venkita de la febro. Oni senigis la du je la ligiloj kiuj al ununura stango alkatenis ambaǔ, kaj iom poste Nay vidis elpreni la kadavrojn ĵetotajn en la maron.

Unu el la sklavinoj de Nay kaj tri el la ĉefoj Kombu-Manezaj estis la lastaj al ŝi restantaj akompanantoj, kaj el tiuj ĉi unu plia pereis la saman matenon en kiu la ŝipo devis alproksimiĝi al iu marbordo kiun Nay aǔdis nomiĝi Darién. Dank’ al forta norda vento kaj al la ŝvela maro, la brigantino enprofundiĝis en la golfon kaj lokiĝis prudente je malgranda distanco de Pisisí.

Profunde en la nokto, la kapitano surigis Nay-n sur unu ŝalupon kun la restantaj tri sklavoj, kaj enŝipiĝante ankaǔ li, al la maristoj kiuj devis konduki ĝin ordonis sin direkti al certa luma punkto kiun li indikis sur la marbordo. Baldaǔ ili surteriĝis. La sklavoj estis manligataj per ŝnuroj antaǔ ol elŝipiĝi; kaj gvidate de unu el la maristoj, ili sekvis mallonge arb-kovritan vojeton. Alveninte al certa punkto, la kapitano donis specialan signalon per fajfilo, kaj ĉiuj daǔrigis la antaǔeniron. La signalo, ripetita, estis respondata per alia simila kiam ili jam estis vidantaj, mez-kaŝita inter la foliaroj de frondoriĉaj arboj, domon en kies koridoro vidiĝis poste blanka viro, kiu kun lumilo en unu mano faradis ombron al siaj okuloj per la alia mano, klopodante distingi la ĵus alvenintajn kiuj alproksimiĝadis. Sed la minacaj bojoj de iuj enormaj hundoj malhelpis la vojirantojn antaǔeniri. Post kiam tiujn kvietigis la voĉoj de ilia amo kaj de kelkaj servistoj, la kapitano povis supreniri la ŝtuparon de la domo, konstruita sur lignaj apogoj, kaj post interbrakumo kun la propietulo, ambaǔ faris dialogon dum kiu la kapitano sendube paroladis pri la sklavoj, ĉar ofte