Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/206

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

montris ilin. Ili ordonis al ĉi tiuj supreniri kaj samtempe aperis en la koridoron juna virino, blanka kaj sufiĉe bela, kiun varme salutis la maristo. La dom-mastro ne ŝajnis kontenta post la ekzameno kiun li faris al la tri akompanantoj de Nay; sed ekvidinte ŝin, li restis parolanta kun la blankula virino en lingvo pli milda ol tiu kiun li estis uzinta ĝis tiam; kaj pli melodia ĝi ŝajnis kiam ŝi respondis al li, ebligante vidi al Nay en siaj rigardoj iun kompaton kiun ŝi dankis. La dom-mastro estis irlandano nomata William Sardick, ekloĝinta antaǔ du jaroj en la Golfo de Urabá, ne malproksime de Turbo, kaj lia edzino, kiun Nay aǔdis nomi Gabriela, iu mestiza denaska kartagenanino.




ĈAPITRO XLIII.

Oni ekpluatadis tiutempe multajn or-minojn en la Ĉokoa distrikto; kaj se oni prenas en konsideron la rudimentan sistemon uzitan por profiti de ili, plenrajte indas taksiĝi konsiderindaj iliaj produktaĵoj. La propietuloj utilis skipojn de sklavoj en tiaj laboroj. Oni enirigis per la Rivero Atrato la grandan plimulton de la fremdaj varoj konsumataj en la Kaǔka Regiono, kaj kompreneble tiujn vendotajn en la Departemento Ĉokoo. La merkatoj de Kingston kaj de Kartageno estis la plej vizitataj de la importaj komercistoj. Ekzistis en Turbo iu nutraĵ-vendejo.

Rimarkiginte tion ĉi, facilas taksi kiel taktike Sardick estis establinta sian rezidadon: la provizioj de multaj negocistoj; la aĉetado de oro kaj la ofta interŝanĝo, kiun li faradis kun la marbordaj Kunoj, de testudo-ŝeloj, korozo, peltoj, kakao kaj kaǔĉuko, per salo, rumo, pulvo, armoj kaj senvaloraĵoj estis, sen kalkuli liajn profitojn de terkulturisto, spekuladoj sufiĉe lukraj por igi lin kontenta kaj